Egerág, germane Egrad, kroate EgragJegrag estas vilaĝo en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en departemento Baranya, en subregiono de Pécs.

Bazaj informoj

Situo

La vilaĝo situas sur tre mildaj deklivoj, meze de sakovojo, laŭ fervojo Pécs-Mohács. Kozármisleny troviĝas 7, Pécs 15, Siklós 17, Harkány 19, Bóly kaj Villány po 20, Pécsvárad 27, Beremend 29 km-ojn.

Historio

La loko estis loĝata jam dum la kuprepoko. Antaŭ la hungaroj laŭvice romianoj kaj avaroj vivis tie. La unua skriba mencio pri la vilaĝo devenis el 1333. Post la mezepoko dum la turka erao la vilaĝo ne senhomiĝis. Inter 1918-1921 la serboj okupis la vilaĝon. Vilaĝservoj estas infanĝardeno, lernejo, kulturdomo, poŝto.

Vidindaĵoj

Fontoj

  • hungara Vikipedio
  • Földrajzi Világatlasz, Budapest, 1992
  • w.iranymagyarorszag.hu
  • w.gyaloglo.hu
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.