Eforie | |||
---|---|---|---|
| |||
urbeto en Rumanio | |||
| |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 905300 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 8 630 (2021) [+] | ||
Loĝdenso | 936 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 44° 2′ N, 28° 39′ O (mapo)44.0252828.65083Koordinatoj: 44° 2′ N, 28° 39′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 5 m [+] | ||
Areo | 9,22 km² ( 922 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+02:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Eforie [+] | |||
Eforie estas urbo en la distrikto Constanța, historia regiono Dobruĝo, en la sudorienta Rumanio, ĉe la bordo de la Nigra maro. Ĝi havas du urbopartojn, la faktan urbon Eforie Nord kaj la sudan vilaĝan parton Eforie Sud. Ĝi havis 9 294 loĝantojn en 2002. Eforie estas la dua plej granda ĉemara ripozcentro de Rumanio, post Mamaia.
Situo
La urbon limas okcidente la Techirghiol-lago, oriente la Nigra maro, norde la urbo Agigea. Ĝi situas 14 km sude de Konstanco (Rumanio).
Historio
En 1878, post kiam Rumanio akiris Dobruĝon, la rumana ŝtato donacis al Mihail Kogălniceanu tiun teritorion. Post lia morto, liaj heredantoj vendis la bienon en 1894 al Ioan Movilă, moldava bojaro. Li decidis pri konstruado de Hotelo inter la Nigra maro kaj la Techirghiol-lago. Oni metis la bazŝtonon de la Movilă Hotel la 20-an de septembro 1899. Tiel estiĝis la ripozcentro Movilă-Techirghiol. Tiu estis la unua ĉemara turisma centro en Dobruĝo.
Eforie estis menciita antaŭ la unua mondmilito kiel Carmen Sylva (laŭ la pseŭdonomo de la rumana reĝino Carmen Sylva, de 1949 ĝis 1965 kiel Vasile Roaită (honore al fervoja laboristo, mortpafita dum striko en 1933). Ekde 1965 la komunumo uzas sian nunan nomon.