![](../I/Edzperanto.gif)
Edzperanto (propono de simbolo)
Edzperanto estas vortokunfando el la vortoj edzo kaj peranto. Ĝi sonas simile al Esperanto kaj pro tio konatiĝis kiel ŝerca esprimo pri la rolo de Esperanto kiel perilo de geedzecoj.
La vortludon Esperanto - Edzperanto inventis Raymond Schwartz. Ĝi aperis en 1923 en lia poemo "La bona peranto" en Literatura Mondo[1]. La poemo temas pri du amikinoj, kiuj interparolas pri trovado de edzoj, kaj finiĝas per la vortoj:
- "Kaj kiam nin la pastro benas,
- Ĝi estas dank' al Esperanto!"...
- ... La dua diris: "Mi komprenas,
- Por vi ĝi estas ... Edzperanto!"
En la postaj jardekoj, la esprimo eniris la ĝeneralan lingvouzon.
Vidu ankaŭ
Referencoj
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.