Edwin Beard Budding | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de januaro 1795 en Stroud |
Morto | 1-an de januaro 1846 (51-jaraĝa) en Stroud |
Ŝtataneco | Reĝlando de Granda Britio • Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando |
Okupo | |
Okupo | inventisto • inĝeniero |

Clindra gazontondilo el 1888
Edwin Beard Budding (1795 - 1846) estis angla inventisto. Tiel li inventis en 1830 la gazontondilon. Li tiam laboris kiel inĝeniero en Stroud (Gloucestershire). Antaŭ lia invento la herbo antaŭ ĉio estis falĉita per falĉilo. Li elpensis sistemon ĉe kiu anstataŭ unu akra tranĉilo, kiel ĉe la falĉilo, du tranĉiloj estas uzataj. Avantaĝo de tio estas ke la herbo ne kurbiĝas dum la tondado.
Li ankaŭ inventis la alĝustigeblan boltilon. Iom simila al la reguligebla boltilo kiu pliposte, en 1894, en Svedio estis inventita de Johan Petter Johansson.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.