Edward M. Rosher
Persona informo
Lingvoj Esperanto angla
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Okupo
Okupo esperantisto

Edward M. ROSHER estis angla inĝeniero el Haslemere kaj kunlaborinto de Plena Ilustrita Vortaro (PIV, 1970) pri la fakoj "fervojo" kaj "metioj".

La unua "Fervoja terminaro (konstrufako)" de Rosher datiĝas de 1938. Sekvis pluaj fervojaj terminaroj en 1953, 1954, 1955 kaj 1958, en 1968 fine la "Il-maŝina nomenklaturo en ses lingvoj: Esperanta, angla, franca, germana, hispana, itala". Pro tiuj spertoj Rosher estis invitita prizorgi siajn fakojn kadre de la ellaboro de PIV.

Eksteraj ligiloj

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.