Edward Carpenter | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 29-an de aŭgusto 1844 en Hove | |
Morto | 28-an de junio 1929 (84-jaraĝa) en Surrey | |
Tombo | Mount Cemetery vd | |
Religio | Anglikanismo vd | |
Etno | Britoj vd | |
Lingvoj | angla vd | |
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) • Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando vd | |
Alma mater | Halo Triunuo • Lycée Hoche vd | |
Partio | Brita Laborista Partio vd | |
Subskribo | ||
Profesio | ||
Okupo | poeto • filozofo • verkisto vd | |
Laborkampo | filozofio vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Edward CARPENTER (29-an de aŭgusto 1844 - 28-an de junio 1929) estis angla socialisma poeto, filozofo, antologo, kaj frua aktivulo por gejaj rajtoj.
Poeto kaj verkisto, li estis proksima amiko de Rabindranath Tagore, kaj amiko de Walt Whitman. Li korespondis kun multaj famaj elstaruloj, kiel Annie Besant, Isadora Duncan, Havelock Ellis, Roger Fry, Mahatma Gandhi, Keir Hardie, JK Kinney, Jack London, George Merrill, E.D. Morel, William Morris, Edward R. Pease, John Ruskin kaj Olive Schreiner.
Kiel filozofo li estis aparte konata pro sia publikigo de Civilisation, Its Cause and Cure , en kiu li proponas, ke civilizacio estu formo de malsano trapasita de homaj socioj.
Frua rekomendanto de seksaj liberecoj, li influis super kaj D. H. Lawrence kaj Sri Aŭrobindo, kaj inspiris la romanon Maurice de E. M. Forster.