Ne konfuzu pri Edde!

Edve estas malgranda vilaĝeto en Hungario en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Győr-Moson-Sopron, en Distrikto Kapuvár.

Blazono de Edve

Bazaj informoj

Situo

Edve situas sur ebenaĵo laŭ flankovojoj, ĉefvojo inter Szombathely kaj Győr estas ne tro for. Répcelak troviĝas 12, Kapuvár 21, Celldömölk 27, Fertőszentmiklós 29 km-ojn.

Historio

Pli frue romianoj loĝis tie. La unua skriba mencio pri la vilaĝo devenis el 1264 laŭ tiama hungara ortografio "Edw". En 1886 incendio okazis. En 1949 kolĥozo pri Georgi Dimitrov formiĝis. En 1963 kulturdomo konstruiĝis. Nuntempe funkcias nek lernejo, nek infanĝardeno. En Edve migra poŝto servas.

Vidindaĵoj

Vidindaĵoj estas la katolika kaj la luterana preĝejoj.

Famuloj

En Edve naskiĝis kemiisto Gábor Pulay.

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.