Eduka filmo estas filmo, kies unuarangaj celoj estas eduki. Edukaj filmoj estis uzataj en lernejoj kiel alternativo al aliaj instrumetodoj. Krome ili estas parto de la komerca kina industrio, ne tiom grava kiom la distra kino, sed sufiĉe populara, ĉefe kiam la filmoj estas produktitaj rekte por televido kaj ne nur por kinejoj. Ofte dokumentaj filmoj povas esti uzataj por edukaj celoj kaj tiele ili iĝas ankaŭ edukaj filmoj. La uzado de edukaj filmoj en la instrusistemo pliiĝis pro la apero de la videoindustrio kiu permesis havi tiujn aparatojn en ĉiu klasejo.
Listo de produktentreprenoj de edukaj filmoj
- AIMS Media
- Avis Films
- Barr Films
- Bell System
- Centron Corporation
- Coronet Films
- Crawley Films
- Encyclopaedia Britannica Films
- ETRI Films
- Highway Safety Foundation
- Louis Kirk
- Martin Moyer
- Moody Institute of Science
- James Myer
- National Film Board of Canada
- Rarig's
- Schlessinger Media
- Sid Davis
- The Walt Disney Company
- Sandeep Marwah
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
- Simpligita Historio de Produktoroj de Edukaj Filmoj
- Educational Filmoj pri Azio Arkivigite je 2005-02-07 per la retarkivo Wayback Machine
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.