Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝojn Education City (metroo de Doho) kaj Stadiono Education City. |
Education City | ||
---|---|---|
academic enclave | ||
speco | kampuso | |
Situo | ||
Geografia situo | 25° 18′ 54″ N, 51° 26′ 3″ O (mapo)25.31551.434167Koordinatoj: 25° 18′ 54″ N, 51° 26′ 3″ O (mapo) | |
lando | Kataro | |
urbo | Rajan, Kataro | |
retejo | Oficiala retejo | |
| ||
Education City (arabe المدينة التعليمية "Edukada Urbo") estas iniciato de Qatar Foundation (Katara Fondaĵo por Eduko, Scienco kaj Komunuma Disvolviĝo). Situanta ĉe la periferio de Doho, la ĉefurbo de Kataro, Education City kovras areon de 14 kvadrataj kilometroj kaj estas hejmo de edukaj instalaĵoj de diversaj niveloj de edukado, inkluzive de kelkaj universitataj centroj kaj esplorcentroj de institucioj tra la mondo. La projekto celas la evoluon de la regiono ampleksante la Kunlaboran Konsilion de la Persa Golfo. Ĝi ankaŭ estas konceptita kiel forumo kie universitatoj kunpartigas esploradon kaj starigas rilatojn kun kompanioj kaj institucioj en la publikaj kaj privataj sektoroj. La projekto komencis esti evoluigita en 1997, kaj komenciĝis en 2003.[1][2][3]
Referencoj
- ↑ “Conheça a Cidade da Educação, que reúne seis instituições de ensino americanas no Qatar”, Extra Online (pt).
- ↑ Anderson, Nick (2015-12-06). “In Qatar’s Education City, U.S. colleges are building an academic oasis”, The Washington Post (en).
- ↑ UK, DVV Media . “Qatar's first Education City tram rolls out”, Railway Gazette (en).
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
Fonto
En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Cidade da Educação en la portugala Vikipedio.
|