Eduard Norden | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 21-an de septembro 1868 en Emden |
Morto | 13-an de julio 1941 (72-jaraĝa) en Zuriko |
Tombo | Enzenbühl cemetery |
Lingvoj | latina • antikva greka • germana |
Ŝtataneco | Germana Regno |
Alma mater | Bonna universitato • Humboldt-Universitato en Berlino |
Memorigilo | |
Familio | |
Patro | Carl Joseph Norden |
Frat(in)o | Walter Norden |
Parencoj | Richard Sigmund Schultze Carl Lucas Norden |
Okupo | |
Okupo | lingvisto • klasika filologo • universitata instruisto • klasikisto |
Eduard NORDEN (naskiĝinta la 21-an de septembro 1868 en Emden, mortinta la 13-an de julio 1941 en Zuriko) estis germana filologo. Lia patro Carl Norden estis kuracisto. Li nuptis en 1897 Marie Schultze, kun kiu li havis du filojn kaj du filinojn.
Vivo
Norden studis inter 1886 kaj 1890 en Bonn kaj Berlino klasikan filologion. Post doktoriĝo en 1891 kaj sekva astistanteco ĉe Bonna universitato li iris Strasburgon kie sukcesis habilitiĝo lia. En 1893 li iĝis eksterorda profesoro en Greifswald kaj en 1895 orda. Sekvis vokiĝoj el Vroclavo (1899) kaj en 1906 el Berlino (emeritiĝo en 1935).
Siaj plej influaj instruistoj li taksis Hermann Usener kaj Franz Bücheler, kies horizontegon kaj memkritikemon li admiris. Lia propra scienca verkaro hodiaŭ konatiĝis speciale pro Antike Kunstprosa (1898) kaj la komento je la sesa libro de Eneido (1903): la unua referencas al lia intensa okupiĝo pri retoriko, la dua al lia intereso pri religia scienco. Ĉe Kunstprosa Norden superrigarde komparas la evoluon de retorikaj mezoj de formata prozo ĉe verkistoj helenaj kaj romiaj. Ĉe la eneida komento Norden eksplikas la kanton rakontantan la Hadeso-migradon de la heroo Eneo. Tiel kreis Norden la bazojn de retorika esplorado kaj de religiscienca analizo por (klasikaj) filologoj de la 20-a jarcento. Ambaŭ kampoj tuŝas unu la alian ĉe Agnostos Theos (1913), kie krom latinaj kaj helenaj aferoj eĉ hebreaj, babilonaj kaj egiptaj rolludas kaj ĉio sume rezultigas kvazaŭ formhistorion de religiaj eldiroj.
Ĉe Geburt des Kindes (1924) la 63 versoj de la kvara eklogo de Vergilio ekzegeze priesploratas koncerne kaj motivojn kaj poetikan valoron.
En 1928 Norden, en la rolo de rektoro, ankoraŭ ĝuis honorojn faritajn okaze e la 60-a datreveno naskiĝtaga. Dek jarojn poste li alfrontis fifamiĝon pro la Nurenbergaj leĝoj estante (ekde 1885) de judismo al kristanismo konvertita ulo. Oni elpelis lin el ĉiuj oficialaj instancoj, ekz. el la Germana Arkeologia Instituto aŭ el la Berlina Akademio de la Sciencoj. Kelkajn semajnojn antaŭ eksplodo de la Dua mondmilito li atingis la pacan Svislandon. Disde Svisujo li publikigis en la sveda urbo Lund sian lastan verkon.
Honoroj
Verkoj (elekto; ofte kun multaj eldonoj/represoj)
- Die Antike Kunstprosa vom VI. Jh. v. Chr. bis in die Zeit der Renaissance (1898)
- P. Vergilius Maro, Aeneis Buch VI erklärt (1903)
- Die lateinische Literatur im Übergang vom Altertum zum Mittelalter (1905)
- Die römische Literatur (1910)
- Agnostos Theos. Untersuchungen zur Formengesch. religiöser Rede (1913)
- Ennius und Vergilius. Kriegsbilder aus Roms großer Zeit (1915)
- Die germanische Urgeschichte in Tacitus' Germania (1920)
- Die Geburt des Kindes. Geschichte einer religiösen Idee (1924)
- Alt-Germanien. Völker- und namensgeschichtliche Untersuchungen (1934)
- Aus altrömischen Priesterbüchern (1939)
- Kleine Schriften zum klassischen Altertum (eldonis Bernhard Kytzler 1966)
Fonto
- Kytzler, Bernhard, "Norden, Eduard" ĉe: Neue Deutsche Biographie 19 (1999), p. 341 (tie ĉi interrete)
Eksteraj ligiloj
- Informoj pri Eduard Norden en katalogo de la Germana Nacia Biblioteko (germane)
- Vikifontaro