Edoma lingvo | |
dialekto • antikva lingvo | |
---|---|
afrikazia lingvaro | |
Skribo | fenica alfabeto, aramea skribo |
Lingvaj kodoj | |
Lingvaj kodoj | |
ISO 639-3 | xdm |
Glottolog | edom1234 |
Angla nomo | Edomite |
Franca nomo | édomite |
La edoma lingvo estis kanaana lingvo, tre simila al la hebrea, parolata de la edomanoj en la hodiaŭa sudokcidenta Jordanio kaj partoj de la hodiaŭa Israelo dum la 1-a jarmilo b.k.e..
Ĝi estas konata nur per tre malgranda tekstaro. En fruaj tempoj, ĝi ŝajne estis skribita kun formo de la fenica alfabeto. Tamen, en la 6-a jarcenta BC, ĝi adoptis la aramean alfabeton. Dume, arameaj aŭ arabaj radikoj kiel whb ("donis") kaj tgr ("komercisto") eniris la lingvon; whb fariĝis ofta precipe en propraj nomoj.
Kiel la moaba, ĝi retenis la ingenran finaĵon -t en la absoluta stato (kiu mankas en la hebrea).
Laŭ Glottolog, referencanta Huehnergard kaj Rubin (2011), la edoma ne estis aparta lingvo sed hebrea dialekto.
Fonto
En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Edomite language en la angla Vikipedio.