Edmund Rose (1836-1914) | |||||
---|---|---|---|---|---|
Germana kirurgo kaj sukcedanto de Theodor Billroth (1829-1894) en la Universitato de Zuriko. La sveda kirurgo Rudolf Ulrich Krönlein (1847-1910) estis lia asistanto en Zuriko. Dum la faŝisma-prusa milito de 1870-71 li laboris en la Milita Hospitalo de Berlino. | |||||
Persona informo | |||||
Edmund Rose | |||||
Naskiĝo | 10-a de oktobro 1836 en Berlino, Germana Imperio | ||||
Morto | 31-a de majo 1914 en Berlino, Germana Imperio | ||||
Lingvoj | germana vd | ||||
Ŝtataneco | Reĝlando Prusio vd | ||||
Alma mater | Universitato de Zuriko Universitato de Berlino Universitato de Würzburg | ||||
Familio | |||||
Patro | Gustav Rose vd | ||||
Gefratoj | Valentin Rose vd | ||||
Parencoj | Heinrich Rose vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | okulkuracisto • universitata instruisto • kirurgo vd | ||||
Laborkampo | kirurgio • okulkuracado vd | ||||
Aktiva en | Zuriko vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Edmund Rose (1836-1914) estis germana kirurgo kaj sukcedanto de Theodor Billroth (1829-1894) en la hospitalo de la Universitato de Zuriko. Li estis filo de la renoma mineralogo Gustav Rose, nevo de la kemiisto Heinrich Rose, nepo de Valentin Rose la Juna, pranepo de Valentin Rose la Maljuna kaj frato de la filologo Valentin Rose (1829–1916). Li plenumis esplorojn en la kampo de la oftalmologio, daltonismo, ksantopsio aŭ vidperturbo, noktblindeco kaj antihelmintaj medikamentoj. Li ankaŭ verkis pri la diversaj manieroj kiel la santonino efikas sur la vidkapablo. Rilate al kirurgia medicino, li plenumis gravajn studojn pri la kortamponado, ankaŭ konata kiel "perikarda tamponado", kiam la perikarda fluidaĵo (aŭ sako envolvanta la koron) formiĝas rezultante en kunpremo de la koro.[1].
Biografio
En 1858, li ricevis sian doktorecon, defendante tezon en la "Universitato de Würzburg". La temo de lia disertacio estis pri la malordo de la kolorpercepto pro la ingestado de santonino. Inter 1860-64 li laboris en Berlino kiel asistanto de la kirurgo Robert Friedrich Wilms (1824-1880).
Ekde 1865 li estis helpa profesoro en la "Fako pri Kirurgia Oftalmologio" de la "Universitato de Berlino". Inter 1867-1881 li plenumis kurson pri kirurgio en la hospitalo de la Universitato de Zuriko. Inter 1881-1903 li estis profesoro en la hospitalo Betanio, en Berlino. Tie ĉi Edmund Rose kapabliĝis pri kirurgio kaj oftalmologio. Inter liaj asistantoj en Zuriko troviĝis la renoma kirurgo Rudolf Ulrich Krönlein (1847-1910). Li estis redaktoro de la scienca Germana Revuo pri Kirurgio ("Deutsche Zeitschrift für Chirurgie").[2]
Verkaro
- Ueber die Hallucinationen im Santonrausch 1863
- Beobachtungen über den Bruchschnitt 1866
- Beobachtungen über den Bruchschnitt 1867
- Der Zürcher Hülfszug zum Schlacht-Feld bei Belfort: Bericht erstattet von ... 1871
- Ueber Stichwunden der Oberschenkelgefässe und ihre sicherste Behandlung 1875
- Der Kropftod und die Radicalcur der Kropfe 1878
- Delirium tremens und Delirium traumaticum 1884
- Herztamponade. Ein Beitrag zur Herzchirurgie ("Kortamponado: Kontribuo al kora kirurgio") 1884
- Über das Leben der Zähne ohne Wurzel[3] 1887
- Beiträge zur conservativen chirurgie 1890
- Die unheilbaren Harnblasenfisteln am Bauch d. Greise 1897
- Der Starrkrampf beim Menschen 1897
- Die Ausräumung der Gallenwege an Stelle der Exstirpation der Gallenblase und der Cholodochotomie 1898
Literaturo
- Surgery of the Thyroid and Parathyroid Glands
- In the Eye's Mind: Vision and the Helmholtz-Hering Controversy
- The Evolution of Cardiac Surgery
- Women Healers and Physicians: Climbing a Long Hill
- ˜Derœ Starrkrampf beim Menschen 1897
- Emil Von Behring: Infectious Disease, Immunology, Serum Therapy
- Year-book of pharmacy
- Deutsche biographische Enzyklopädie