Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri Edmund Landau. Por aliaj signifoj vidu la artikolon Landau.
Edmund Landau
Persona informo
NomoEdmund Landau
Dato de naskiĝo14-a de februaro 1877
NaskiĝlokoBerlino
Dato de morto19-a de februaro 1938
MortolokoBerlino
Aĝo je morto61
Okupoj kaj profesioj
Okupomatematikisto
Geografio
ŜtatoGermanio
Etnecojudoj [+]
Familio
PatroLeopold Landau [+]
Lingvoj
Denaska lingvogermana lingvo [+]
Parolata lingvohebrea lingvo, franca lingvo, germana lingvo [+]
Portalo pri Homoj

Edmund Landau (naskiĝis la 14-an de februaro 1877 en Berlino, mortis la 19-an de februaro 1938 en Berlino) estis germana matematikisto. Li verkis pli ol 250 artikolojn pri la nombroteorio.

Vivo

Li naskiĝis en riĉa juda familio; li lernis en la Franca Gimnazio de Berlino, kaj studis matematikon en la Humboldt-Universitato en Berlino, kie li doktoriĝis en 1899. Li estis profesoro en la Universitato de Berlino de 1899 al 1909, kaj en la Universitato de Göttingen de 1909.

En 1905 li edziĝis kun Marianne Ehrlich, filino de la biologo Paul Ehrlich.

En la 1920-aj jaroj, li partoprenis en la kreo de la Hebrea Universitato de Jerusalemo. En 1927 li decidis elmigri en Palestinon, sed disputoj inter Judah Magnes, Albert Einstein kaj Chaim Weizmann elrevigis lin; li revenis instrui en la Universitato de Gotingeno ĝis 1933, dato kiam la nazia reĝimo malpermesis lin labori, inter alia pro la klopodoj de lia iama kolego la naziisma Ludwig Bieberbach.

De tiam li ne plu instruis en Germanio, sed donis kursojn en Bruselo kaj Kembriĝo.

Verko

Li faris gravajn studojn pri la denseco de la primoj kaj en 1903 donis demonstron de la prima teoremo pli simpla ol tiuj tiam konataj. Li faris gravajn laborojn pri la kompleksa analitiko.

Li restis fama por la dissciigo de la simbolo granda O, kiun oni nomas "notacio de Landau", kvankam eltrovis ĝin Paul Bachmann.

La kvar problemoj de Landau, prezentitaj de Edmund Landau en 1912 al la Internacia Kongreso de Matematikistoj de Kembriĝo, restas nun nesolvataj.

Eksteraj ligiloj

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.