Edit Gergely | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 23-an de aprilo 1974 (49-jaraĝa) en Gheorgheni |
Lingvoj | hungara • finna • rumana |
Ŝtataneco | Rumanio |
Alma mater | Universitatea Babeș-Bolyai |
Okupo | |
Okupo | verkisto • poeto • ĵurnalisto |
Edit Gergely (gergej) estas rumanuja hungara poetino kaj verkistino naskiĝinta en Gheorgheni la 23-an de aprilo 1974.
Biografio
Gergely finis la mezlernejon en Liceo Ernő Salamon en sia naskiĝurbo. Dum siaj studjaroj ŝi iniciatis kaj ĉefredaktis la gazeton Sztafilokópé. En la Universitato Babeş-Bolyai inter 1992 kaj 1997 ŝi studis en la fako pri hungara-finna lingvoj. Ĝis 2006 ŝi estis televid-redaktorino en Gheorgheni, kunlaborantino de la gazeto Krónika kaj raportistino de terasz.hu., pli poste redaktorino de Új Magyar Szó en Bukareŝto. Ŝi estas anino de E-MIL.
Premioj
- 1995 - Literatura stipendio de Fondaĵo Collegium Transsylvanicum;
- 1996 - Premio en la konkurso pri noveloj de Látó.
Verkoj
- Üzenet lélekdoktor szeretőhöz (poemoj, Erdélyi Híradó, Kolozsvár), 1999
- A boszorkánymester (versromano, Nyitott Könyvműhely, Budapest), 2006.
Literaturo
- Erdélyi Magyar Írók Ligája Arkivigite je 2016-03-31 per la retarkivo Wayback Machine
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.