Por samtitola artikolo vidu la paĝon Villers-Cotterêts (stacidomo). |
Villers-Cotterêts | |||||
---|---|---|---|---|---|
| |||||
komunumo en Francio | |||||
| |||||
Blazono | |||||
Administrado | |||||
INSEE kodo | 02810 [+] | ||||
Poŝtkodo | 02600 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 10 454 (2021) [+] | ||||
Loĝdenso | 251 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 49° 15′ N, 3° 5′ O (mapo)49.2530555555563.0902777777778Koordinatoj: 49° 15′ N, 3° 5′ O (mapo) [+] | ||||
Alto | 65 m [+] | ||||
Areo | 41,71 km² (4 171 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Villers-Cotterêts [+] | |||||
| |||||
Villers-Cotterêts [vilerkotre'] estas malgranda urbo en norda parto de Francio en la departemento Aisne: 8 000 loĝantoj. Ĝi havas grandan kastelon, sed estas aparte fama en Francio, pro tio ke la reĝo Francisko la 1-a tie subskribis gravan ordonon en la jaro 1539 imponante la "reĝan lingvon", do la francan, kiel solan oficialan lingvon en la tuta reĝlando. Tio forigis la latinan lingvon el ĉiuj oficialaj tekstoj, sed samtempe ankaŭ ĉiujn regionajn lingvojn kiel la bretona, okcitana, eŭska, ktp...
La teksto de la reĝa ordono estas konata sub la nomo Ordonnance de Villers-Cotterêts, esperante "Edikto de Villers-Cotterêts".
Villers-Cotterêts estas la naskiĝloko de la fama franca verkisto Alexandre Dumas.
Franclingvio
La 20-an de marto 2018, la prezidento de la Respubliko, Emmanuel Macron, anoncis ke la estonta "Cité de La Francophonie" estos instalita en la kastelo de Villers-Cotterêts. Ĉi tiu projekto interalie per la malfermo de "Muzeo de la franclingvio" estis anoncita por 2022, estas parto de internacia strategio por antaŭenigi la francan lingvon eksterlande[1].
Referencoj
- ↑ (franca) Macron a choisi le château de Villers-Cotterêts pour la future «Cité de la Francophonie», leparisien.fr, la 19-an de marto 2018