Ediklo (el la latina, aedicŭlum, plurale, aedicula) estas malgranda edifico, ĉefe templeto kiu povas utili kiel movebla sanktejo aŭ relikvujo, inter aliaj celoj. La termino estas diminutivo de aedis aŭ aedes, kiu signifas templon aŭ konstruaĵeton, laŭ Azorin (vidu sube). Ili aperis kaj en la klasika kaj en la gotika arkitekturoj.
Laŭ Francisko Azorín Ediklo estas Malgrandeta edifico, foje portebla, ofte religia, konstruita de antikvuloj aŭ prezentita en la fono de bildoj.[1]
Notoj
- ↑ Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 62.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.