Ede Neuber
Persona informo
Naskiĝo 3-an de februaro 1882 (1882-02-03)
en Mukaĉeve
Morto 3-an de februaro 1946 (1946-02-03) (64-jaraĝa)
en Mittelberg
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Eötvös Loránd
Okupo
Okupo kuracisto dermatologo

Ede Neuber, laŭ hungarlingve kutima nomordo Neuber Ede estis hungara kuracisto, haŭtkuracisto, profesoro, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio (1943).

Ede Neuber naskiĝis la 3-an de februaro 1882 en Hungara reĝlando en Munkács (nuntempa Mukaĉeve en Ukrainio). Li mortis la 3-an de februaro 1946 en Aŭstrio en Mittelberg.

Biografio

Ede Neuber ricevis diplomon en universitato de Budapeŝto en 1905, poste li samloke eklaboris en la universitato. Inter 1908-1911 helpe de stipendio li vizitis hospitalojn precipe en Parizo, Londono, Berlino, Madrido. Dum la 1-a mondmilito li kuracadis en la armeo, dume en 1915 li profesoriĝis en la universitato. Inter 1921-1938 li estis katedrestro en universitato de Debrecen, krome rektoro en 1931, dekano en 1936. Inter 1936-1938 li estis senatano. Ekde 1938 li instruis en Budapeŝto. Dum la 2-a mondmilito li ne atendis alvenon de Ruĝa Armeo, sed li rifuĝis al la Germana Regno. Li ricevis premion en 1941.

Verkaro (elekto)

  • Az elektromos colloid-fémek némely alkalmazásáról (1909)
  • Befolyásolja-e a kénesőkezelés a szervezet védőanyagait? (1910)
  • Az öröklési és fajfenntartási hygienia alapjai (1935)

Fontoj

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.