Ede Margó | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Morgenstern Ede |
Naskiĝo | la 8-an de majo 1872 en Pest (urbo) (Hungara reĝlando) |
Morto | 2-an de februaro 1946 en Balatonalmádi |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Arta Universitato Moholy-Nagy |
Familio | |
Frat(in)o | Célia Margó |
Okupo | |
Okupo | skulptisto |
Ede Margó, laŭ hungarlingve kutima nomordo Margó Ede estis hungara skulptisto, framasono, membro de Societo Benczúr. Lia origina familia nomo estis Morgenstern ĝis 1903 . Lia fratino estis Célia Margó.
Ede Margó naskiĝis la 8-an de majo 1872 en Pest (urbo) (Hungara reĝlando), pri mortoloko kaj tempo ne estas konsento inter la fontoj, nur estas fakto, ke lia tombo estas en Zamárdi [1].
Biografio
Ede Margó devenis el juda familio. Li studis en Tutlanda Reĝa Industriarta Lernejo, lia majstro estis Lajos György Mátrai. Li plulernis en majstrolernejo de Alajos Stróbl, poste en akademio Julian en Parizo. Komence li kreis reliefojn, poste skulptaĵojn kaj tombomonumentojn. En 1900 li framasoniĝis en Budapeŝto. En 1911 li partoprenis en fondo de Artistkolonio (Budapeŝto), kie poste li vivis.
Elektitaj ekspozicioj
- Parizo (debuto en 1899)
Elektitaj skulptaĵoj
- Patrino kun filo Szeged (1945)
- Lajos Pósa en Budapeŝto
- Pista Dankó en Szeged (marmoro)
- Literaturo kaj Agrikulturo en Budapeŝto
Elektitaj reliefoj
- Agonio (1899)
- Lajos Kossuth en Makó
- Soldata memortabulo en Szeged