Eddius Stephanus | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 30-an de novembro 699 |
Morto | 30-an de novembro 799 (100-jaraĝa) |
Lingvoj | latina |
Ŝtataneco | Northumbria |
Okupo | |
Okupo | hagiografo • pastro |
Verkoj | Vita sancti Wilfrithi |
Eddius Stephanus (aŭ Stefano de Ripon) estis anglosakso de la 8-a jarcento kiu gravis pro sia biografio de Sankta Wilfrid.
Li estis pastro kiu eble estis ĉant-instruisto kiun Wilfrid venigis de Kent al la monaĥejo de Ripon. Li verkis la biografion de Wilfrid por la monaĥoj de Ripon, post peto de Acca, episkopo de Hexham.
La biografio estas la plej frua anglosaksa historia verko kiu ankoraŭ restas. Ĝi estis inter la fontoj de la anglosaksa historiisto Bede. Ĝi donas informojn pri la Sinodo de Whitby kiuj iom malsamas al tiuj de la historio de Bede: ekzemple, dum Bede emfazas la religiajn disputojn, Eddius donas pli da informoj pri la politika situacio.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.