Enciklopedio de Esperanto | ||
---|---|---|
Aŭtoro | diversaj | |
Eldonjaro | 1933 | |
Urbo | Budapeŝto | |
Eldoninto | Literatura Mondo | |
Paĝoj | 271 + 400 | |
Enciklopedio de Esperanto estas enciklopedio pri la Esperanto-movado eldonita en 1934. Ĝi estis iniciatita de Ivan Ŝirjaev, kiu jam pretigis milon da slipoj. Post lia morto en 1933 la projekto estis pluigata kaj efektivigata, sub redakto de Lajos Kökény kaj Vilmos Bleier kaj kun la helpo de multaj kunlaborantoj.[1] Ĝi aperis kiel dulibra eldono (A–J, K–Z), de la eldonejo Literatura Mondo en Budapeŝto en la dua duono de 1934.
La enciklopedio enhavas ĉirkaŭ 2500 artikolojn. Unulibra represo estas eldonita en Hungario pere de Hungara Esperanto-Asocio en la jaroj 1979 kaj 1986, sed sen la fotoj.
La enciklopedio
La libro pri si mem raportas jenon sub la litero E:
|
Laŭ la antaŭparolo, la enciklopedion iniciatis Ivan Ŝirjaev, sendinte en 1931 al Literatura Mondo sian laboraĵon en sep malgrandaj kaj unu granda manskribitaj kajeroj. Li celis eternigi informojn pri kiom eble plej multaj laborantoj por la ideo de internacia lingvo. Bedaŭrinde li mem ne ĝisvivis la realigon de sia ideo, tamen Literatura Mondo sukcesis varbi tiom da kunlaborantoj de ĉiuj movadaj tendencoj, ke post tri jaroj oni povis liveri al la eldonejo tekston por 640 paĝoj kaj bildojn por 300 paĝojn (en 1931 oni planis kaj esperis eĉ ne duonon).
La redaktoroj ricevis milojn da leterojn, kiujn ili ne povis respondi pro afranko, sed utiligis en la verko. La unuopaj kontribuantoj verkis artikolojn de diversa longo, kiu neniel rilatas al la graveco de la temo. Kelkaj estas eble eĉ superfluaj, dum aliaj mankas. La redaktoroj ankaŭ respektis la opiniojn de la kunlaborantoj, eĉ se ili mem ne identiĝis kun ili. El la artikoloj estis forigitaj nur tiuj detaloj, pri kies fidindeco la redaktoroj dubis. Ili ŝparis la neologismojn kaj klopodis pri klareco eĉ por komencantoj.
Fine la redaktoroj dankas al ĉiuj kontribuintoj, kontrollegantoj kaj al la eldonejo pro ilia laboro, kiu ĝis tiam estis la plej granda eldonista ago en Esperantujo.
La plej ampleksaj artikoloj koncernas landajn agadojn. La enciklopedio priskribis ankaŭ ĉirkaŭ 450 librojn por libro-amantoj.
Aŭtoroj
Laŭ enkonduko al la unua volumo de la Enciklopedio, ĝiaj precipaj aŭtoroj estis Lajos Kökény kaj Vilmos Bleier kiel redaktintoj, Kálmán Kalocsay kiel redaktinto de la lingva fako kaj Ivan Ŝirjaev kiel iniciatinto-ĉefredaktoro. Plie tamen al ĝia ekesto kontribuis multaj personoj, da kiuj la enkonduko al la enciklopedio listigas 57 kunlaborintoj kaj 50 aŭtoroj de artikolo aŭ konsilintojn.[1]
Nova eldono
En la 1970-aj kaj 1980-aj jaroj estis antaŭvidata la apero de nova eldono de EdE. Esperanto en Perspektivo de 1974 indikis en paĝo 677, ke la laboro "kontentige progresas". Tamen la eldono ĝis nun ne aperis. Ĝian rolon nun plejparte transprenis Vikipedio.
Recenzoj
|
|
|
Enhavo en Vikipedio
Kelkaj artikoloj en malsamaj versioj de Vikipedio, kiel la esperanta kaj la hungara Vikipedio uzas artikolojn el la Enciklopedio de Esperanto kiel fonton, ĉefe en artikoloj pri temoj rilataj al Esperanto.[2]
Referencoj
- 1 2 Enciklopedio de Esperanto – Enkonduko (reta kopio)
- ↑ Genadieviĉ Ŝirjaev, Ivan - Lajos Kökény - Vilmos Bleier - Kolomano Kalocsay. Enciklopedio de Esperanto (1934). Alirita 24-01-2022. “www.eventoj.hu (esperante) -- EdE/Enkonduko: Manko en nia literaturo de informlibro, kie Esperantistoj, precipe kursgvidantoj kaj kursanoj, povus senpene kaj rapide trovi koncizajn kaj ĝustajn sciigojn, necesajn al ili pri kio ajn rilatanta al la Esperanto-movado, kie estus koncentrigitaj kaj eternigitaj biografiaj notoj pri kiel eble plej multaj memorindaj agantoj de la movado, kaj cet., igis min entrepreni tiun ĉi malfacilan taskon, al kies plenumo mi dediĉis tutajn jarojn da laborado." Tiujn vortojn ni legas en la antaŭparolo (apr. 1930) de Ivan Ŝirjaev, kiu en 1931 sendis sian laboraĵon al Literatura Mondo en sep malgrandaj kaj unu granda manskribitaj kajeroj. Tiu ĉi materialo estis la kerno kaj elirpunkto de la Enciklopedio de Esperanto kaj Ivan Ŝirjaev (mortinta en 1933), el kies artikoloj ni uzis multajn por la nova verko, fariĝis pro sia iniciato ĝia ĉefredaktoro. Estas dolore bedaŭrinde, ke li ne povis ĝisvivi la disbranĉiĝon de la arbo, kiu kreskis el la nobla semo de lia valora iniciato. Ni kredas, ke la verko ne malinde gardos lian karan memoron.”. Eldonanto: Literatura Mondo
Bibliografio
- Courtinat, Léon: Historio de Esperanto III, Bellerive-sur-Allier, paĝo 850
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
- Enciklopedio de Esperanto en sia originala formo en la Interreto
- Enciklopedio de Esperanto en elŝutebla versio (PDF).
- Enciklopedio de Esperanto, elŝutebla bitlibro en FictionBook (926 Kbajt).
- Katalogo de Biblioteko Hippolyte Sebert
- Katalogo de Heredaĵbiblioteko Hendrik Conscience
- Katalogo "Erfgoedbib" en LibraryThing
- Katalogo de Kataluna Esperanto-Asocio