- La mallongigo VD en Écublens VD staras por la svisa Kantono Vaŭdo. Por aliaj signifoj de la nomo vidu sub Écublens. |
Écublens | |
---|---|
Blazono de Ecublens | |
Écublens | |
komunumo en Svislando • urbo en Svislando | |
Kantono | Vaŭdo |
Distrikto | Okcidento Laŭzana |
Koordinatoj | 46° 31′ 34″ N 6° 33′ 42″ O / 46.52611 °N, 6.56167 °O (mapo)Koordinatoj: 46° 31′ 34″ N 6° 33′ 42″ O / 46.52611 °N, 6.56167 °O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 11499 |
Areo | 5,71 km² |
Alteco | 428 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 1024 |
Komunumkodo | 5635 |
Situa mapo de Écublens | |
Écublens estas urbo kaj komunumo en la distrikto Okcidento Laŭzana en Kantono Vaŭdo, Svislando. Ĝi havis 11499 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012.
Geografio
La komunumo Écublens situas proksimume 8 kilometrojn okcidente de la kantonĉefurbo Laŭzano, al kies aglomeraĵo ĝi apartenas. En okcidento de la komunumo fluas la rivereto Venoge, alfluanto de Lago Lemano. La komunumo konsistas el la urbo Ecublens kun la centro Le Motty kaj diversaj novaj loĝkvartaloj kaj industrizonoj, kaj la vilaĝoj Renges, Bassenges kaj Epenex.[1]
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 5,71 km², de kiuj 10,9% estas kovritaj de arbaro, 27,8% servas por agrikulturo kaj 59,5% por setlado. [2]
Najbaraj komunumoj
La komunumo Écublens limas en nordo al Bussigny-près-Lausanne, en nordnordoriento al Crissier, en nordoriento al Renens, en oriento al Chavannes-près-Renens, en sudo al Saint-Sulpice, en okcidento al Denges, kaj en nordokcidento al Echandens.
Trafiko
Tra Écublens pasas la kantona ĉefvojo n-ro 136, kiu estas konekta vojo inter la kantonaj ĉefvojoj n-ro 1 en sudo kaj n-ro 9 en nordo. En nordo de la komunumo situas la grava vojnodo inter la svisa aŭtovojo A1 kaj la svisa aŭtovojo A9. Al la publika transportreto la komunumo estas konektita pere de la laŭzana metrolinio M1 kaj buslinio al Morges.
Universitata urbo
En Écublens situas du gravaj svisaj universitatoj, nome la Svisa Federacia Instituto pri Teknologio Laŭzano kaj la Universitato de Laŭzano.
Historio
La unua dokumenta mencio de Écublens datiĝas el la jaro 958 kiel in villa Escublens. Sur la komunuma teritorio estis trovitaj tomboj el la Hallstatt-epoko, bronzepoko kaj La-Tène-epoko. Dum mezepoko Ecublens apartenis al la teritorio de Renens. Sub la berna regado ek de 1536 ĝis la Helveta Revolucio de 1798 Écublens apartenis al la Voktejo Laŭzano. Poste ĝi estis ĝis la administra reformo de 2006 parto de la Distrikto Laŭzano kaj ek de 2008 parto de la nova Distrikto Okcidento Laŭzana.[3]
Vidu ankaŭ
Notoj kaj referencoj
Eksteraj ligiloj
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Écublens – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
|