![]() |
Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun Ecser. |
![]() |
Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun Ecsegfalva. |
Ecseg [eĉeg] estas vilaĝo en Hungario, en regiono Norda Hungario, en departemento Nógrád, en Distrikto Pásztó.
![](../I/Ecseg_l%C3%A9gifot%C3%B3.jpg.webp)
Preskaŭ nenio restis el fortikaĵo de Ecseg
Bazaj informoj
- Areo: 24 km²
- koordinatoj de Tutmonda loktrova sistemo: 47.8985/19.6012
- Loĝantaro: 1280
- Poŝtkodo: 3053
- Telefonprefikso: 32
Situo
Ecseg situas proksime de montoj, ĉe kunfluejo de 2 rojoj, laŭ flankovojoj. Pásztó troviĝas 10, Bátonyterenye 24 km-ojn.
Historio
La unua mencio devenis el 1238. Tiam la kampoj apartenis al kavalira ordeno. Tiutempe ankaŭ fortikaĵo konstruiĝis, kiu detruiĝis en la 15-a jarcento. Csesztve apartenis al Hollókő ekde 1460. Post la turkoj la loĝantoj okupiĝis pri bredado de bestoj, vinkulturo kaj akvomuelejado. Vilaĝservoj estas aŭtonomio de ciganoj, infanĝardeno, lernejo, kulturdomo, biblioteko, poŝto, klubo de maljunuloj.
Vidindaĵoj
- katolika gotika preĝejo Ĉiuj Sanktuloj (Ecseg) el la 15-a jarcento, en 1792 escepte la turon la tuta preĝejo barokiĝis, la turo estas 38 metrojn alta
- nobeldomo de Horváth, nun lernejo
- loko de la iama fortikaĵo
- serio da vinokeloj
- muzeeto
Famuloj
En Ecseg naskiĝis preposto Emil Concilia.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.