Nagyecsed | |||
|
|||
Areo | 44 km² (4 400 ha) | ||
---|---|---|---|
Loĝantaro | 6 327 | ||
Poŝtkodo | 4355 | ||
Telefona antaŭkodo | 44 | ||
Vikimedia Komunejo: Nagyecsed | |||
Retpaĝo: www.nagyecsed.hu | |||
Nagyecsed [nadjeĉed] estas urbo en Hungario en regiono Norda Ebenaĵo, en departemento Szabolcs-Szatmár-Bereg, en Distrikto Mátészalka.
Geografio
Nagyecsed situas sur ebenaĵo, laŭ Crasna (rivero), laŭ flankovojoj, laŭ fervojo Mátészalka-Nagykároly. Mátészalka troviĝas 16, Nyíregyháza 67, Debrecen 88, Budapeŝto 291 km.
Historio
La komunumo estas loĝata ekde la hungara landokupo, kiam oni konstruis tie teran fortikaĵon kaj en la 11-a jc. oni konstruis klostron. La komunumo estis unuafoje menciita en 1220, en Váradi Regestrum.
Oni konstruis en la 14-a jc. fortikaĵon sur insuloj de la Ecsedi-láp (Eĉeda marĉo). Tiu fortikaĵo estis unu biena centro de la Báthory-familio, fine de la 15-a jc. grava defenda loko.
La komunumo dum la turka erao apartenis al Transilvanio, ricevis opiduman rangon en 1608 de Gabrielo Báthori, poste okupis ĝin en 1619 Gabrielo Bethlen, transilvania ĉefprinco. Ĝin posedis ekde 1645 la Rákóczi-familio, poste Sofia Báthori, kiu transdonis ĝin al la habsburga imperiestro.
La komunumo perdis la rangon de opidumo en la 1870-aj jaroj. La pluan evoluon de la vilaĝo helpis la sekigo de la Eĉeda marĉo en 1898, ebligante pliobligon de la agroareo. La vilaĝo iĝis urbo en 1997.
Vidindaĵoj
- Kalvinana kirko (Nagyecsed)
- Preĝejo Apoteozo de Sankta Kruco (Nagyecsed)
- grekokatolika kirko
Famuloj
En Nagyecsed naskiĝis eklezihistoriisto Margit Beke.