Por samtitola artikolo vidu la paĝon Eclépens (stacidomo). |
Eclépens | |
---|---|
komunumo en Svislando | |
Kantono | Vaŭdo |
Distrikto | Morges |
Koordinatoj | 46° 39′ 00″ N 06° 32′ 00″ O / 46.65000 °N, 6.53333 °O (mapo)Koordinatoj: 46° 39′ 00″ N 06° 32′ 00″ O / 46.65000 °N, 6.53333 °O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 975 |
Areo | 5,66 km² |
Alteco | 459 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 1312 |
Komunumkodo | 5482 |
Eclépens, komunumo de la distrikto Morges en Kantono Vaŭdo en Svislando. Ĝi havis 975 loĝantojn je la 31-a de decembro 209.
Geografio
La komunumo situas ĉe la piedo de la Ĵuraso Montaro, en distanco de 19 km norde de Laŭzano kaj de proksimume 63 km nord-oriente de Ĝenevo. La komunumo trafluas la rivero Venoge.
Najbaraj komunumoj
La komunumo Eclépens limas la Bavois, Oulens-sous-Echallens, Daillens, Lussery-Villars, La Sarraz kaj Orny.
Monumentoj
La kastelo estas eks-paroĥestra domo, konfiskita al la Eklezio dum la Reformacio kaj aliformita al senjora domo, kun nomo "Château d'En-Haut" (Supra Kastelo).
Oni povas ankaŭ vidi la restaĵojn de la kanalo de Entreroches, kiu estis planita por ligi Lagon Lemanon kun Lago de Neŭŝatelo, sed estis forlasata kiam fulmotondro faligis ponton-akvedukton kaj ŝtopis la kanalon.
Historio
En la monteto Le Mormont situas grava La-Tène-kultura kulta loko[1].
La unua dokumenta mencio de Eclépens datiĝas el la jaro 814 kiel Sclepedingus.
Bildoj
- Château En-Haut (la "Supra Kastelo") de Eclépens.
Notoj kaj referencoj
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
- Oficiala retpaĝo de Eclépens
- La kastelo
- Eclépens en la Historia Leksikono de Svislando (germane, france, itale)
|