Eblaa lingvo
lingvo antikva lingvo
Orienta ŝemida lingvaro
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-3 xeb
  Glottolog ebla1238
Angla nomo Eblaite
Franca nomo éblaïte

La eblaa lingvo estas formortinta orienta ŝemida lingvo, kiun parolis popoloj de norda Sirio dum la 3-a jarmilo a.k.e.. [1] Ĝi nomiĝis por la antikva urbo Ebla, en la okcidento de la hodiaŭa Sirio.[1] Ankaŭ variaĵojn de tiu ĉi lingvo oni parolis en Mari kaj Nagar.[1][2] Laŭ Cyrus H. Gordon,[3] kvankam skribistoj eble fojfoje parolis ĝin, oni verŝajne ne multe parolis la eblaan kaj ĝi estis, anstataŭe, skribita lingvafrankao kun orienta kaj okcidenta kvalitoj.

Oni karakterizis la eblaan kiel orientan ŝemidan lingvon, kiu povus esti tre proksima al la antaŭ-Sargona akada lingvo; ĝia rilato kun ĉi lasta estas disputata:

  • Richard I. Caplice, Ignace Gelb kaj John Huehnergard, interalie, opinias, ke la eblaa ne estu rigardata kiel frua akada dialekto[4] pro tio, ke la diferencoj kun la aliaj akadaj dialektoj estas multegaj.[5]
  • Manfred Krebernik opinias, ke la eblaa "tiom proksime rilatas al la akada, ke oni povas klasigi ĝin kiel fruan akadan dialekton," kvankam iuj el la nomoj, kiuj aperas en la premaĵoj, estas nordokcidentaj ŝemidaj.[6]

La eblaa estas konsiderata kiel orienta ŝemida lingvo, kiu montras kaj okcident-ŝemidajn, kaj orient-ŝemidajn trajtojn.[7][8] Gramatike, la eblaa pli proksimas al la akada, sed laŭ vortprovizo kaj laŭ iuj gramatikaj formoj, la eblaa pli proksimas al la okcidentaj ŝemidaj lingvoj.[9]

La lingvo estas konata per ĉirkaŭ 15 000 premaĵoj[3] skribitaj per la kojnoskribo, kiujn oni trovis ekde la 1970-aj jaroj, plejparte en la ruinoj de la urbo Ebla.

Referencoj

  1. 1 2 3 (2010) Concise Encyclopedia of Languages of the World, p. 313.
  2. Edward Lipiński. (2001) Semitic Languages: Outline of a Comparative Grammar, p. 52.
  3. 1 2 Gordon, "Amorite and Eblaite", paĝo 101
  4. Robert Hetzron. (2013) The Semitic Languages, p. 7.
  5. Jerrold S. Cooper, Glenn M. Schwartz. (1996) The Study of the Ancient Near East in the Twenty-first Century: The William Foxwell Albright Centennial Conference, p. 259.
  6. Krebernik, "Linguistic Classification"
  7. Alan S. Kaye. (1991) Semitic studies, Volume 1, p. 550.
  8. Robert Hetzron. (2013) The Semitic Languages, p. 101.
  9. Watson E. Mills,Roger Aubrey Bullard. (1990) Mercer Dictionary of the Bible, p. 226.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.