Eberhard von Biburg | |||||
---|---|---|---|---|---|
ĉefepiskopo de Salcburgo | |||||
Vitralo en la paroĥa kirko de Liesing (Vieno) fare de Martin Häusle | |||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | ĉ. 1085 en Neustadt an der Donau | ||||
Morto | 22-an de junio 1164 en Eisbach | ||||
Religio | katolika eklezio vd | ||||
Ŝtataneco | Aŭstrio vd | ||||
Familio | |||||
Familio | grafoj de Sittling kaj Biburg | ||||
Patro | grafo Henriko la 1-a de Sittling | ||||
Patrino | Bertha von Ratzenhofen | ||||
Profesio | |||||
Okupo | katolika sacerdoto vd | ||||
| |||||
Abato de monaĥejo Biburg | |||||
Dum | 1138– | ||||
Antaŭulo | – | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Eberhard von Sittling und Biburg, respektive Eberhardo la 1-a de Salcburgo (naskiĝis ĉ. 1085 en Neustadt-Sittling, mortis la 22-an de junio 1164 en Konvento Rein) estis jam dumvive fama kaj ege laŭdata sanktulo kaj ĉefepiskopo salcburga en la 12-a jarcento kies personan vivostilon kaj retorikajn kapablojn multaj admiris.
Fruaj jaroj
Eberhard originas el bavara nobelardinastio de la grafoj de Sittling kaj Biburg. Per sia patrino Bertha von Ratzenhofen li parencis kun ĉefepiskopo Konrado la 1-a (Wittelsbach), sed ankaŭ kun la salcburga kontraŭepiskopo Berthold von Moosburg. Eberhard trejniĝis unue ĉe la katedrala lernejo de Bamberg antaŭ studoj en Parizo kie li gajnis profundan kaj ampleksan sciencaron. Baldaŭ poste li iĝis katedralkapitulano en Bamberg.
La agoj eberhard-aj ĝis 1147
En 1125 Eberhard frokuliĝis en la benediktana Abatejo Prüfening/Regensburg kiu orientiĝis pri la reformoj de Monaĥejo Hirsau, kie li iĝis prioro en 1131. En 1138 li abatis en Biburg kie li plimodernigis spirite la monaĥejon laŭ la proponoj de la reformmovado de Abatejo de Cluny. Ordino abata faritis fare de lia papa moŝto Inocento la 2-a me. La ĝenerala respekto antaŭ Eberhardo jam tiam grandegis trapasante la klostran teritorion.
Eberhard kiel ĉefepiskopo
En 1147 elektitis Eberhard, havante jam pli ol 60 jaroj, ĉefepiskopo en Salcburgo. Li estis bonkorulo grandanima kaj tre zorgis pri spirita plibonigo de la moroj (ofte malbonaj) de la klerikaro. Krom retorikaj talentoj li ankaŭ brilis diplomatie kio bonis la politikon de la salcburgaj teritorioj. Kiam la konvento en Admont brulkonsumiĝis en 1152 li persone antaŭenpuŝis rekonstruon ĝian. Por persone konsekri kirkojn, kapelojn, altarojn, klostrojn kaj ordoni ulojn li neniam timis eĉ la plej longajn kaj lacigajn vojaĝojn. La historiografo Rahewin laŭdegis lin ĉefe pro klereco impona, kredo firma, karitato granda, pluse pro donacemo al kaj kompatemo kun malriĉuloj kaj malsanuloj.
Eberhard estro de la Aleksandranoj
Dum la investitura konflikto inter papo Aleksandro la 3-a kaj imperiestro Frederiko la 1-a Eberhardo ĉiam favoris la papon; tamen li daŭre respektitis ankaŭ fare de al imperiestro. Estante kontraŭ la kontraŭpapo Viktoro la 4-a (kardinalo Montecelio) Eberhard faris ĉion eblan malrespektante imperiestrajn ordonojn.
Aĝo kaj morto
Multaĝa li ankoraŭfoje vojaĝis Stirion por interparoloj pacaj. La salcburga burgo Leibnitz sieĝitis fare de la stiria landestro margrafo Otokaro 3-a (Stirio) volante venĝon ĉe la burggrafo de Leibnitz (hodiaŭ: Kastelo Seggau). Nur intensaj interparoladoj ebligis la retiriĝon de la stiriajn sieĝantojn. Dum Eberhard reen vojaĝis li mortis en la cisterciana konvento Rein. Li entombigitis en la Katedralo de Salcburgo kaj la kripto tiea alireblas ekde 1957.
Literaturo
- Prie ĉe BKKL
- Biografio ĉe NDB
- Heinz Dopsch, Hans Spatzenegger (eld.): Geschichte Salzburgs, Stadt und Land. Pustet, Salzburg 1988, ISBN 3-7025-0243-2
- Adam Rottler: Abensberg im Wandel der Zeiten, p. 36–44, Abensberg 1972