Eberhard Friedrich Walcker | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 3-an de julio 1794 en Stutgarto |
Morto | 2-an de oktobro 1872 (78-jaraĝa) en Ludwigsburg |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Virtembergo |
Alma mater | Johannes-Kepler-Gymnasium |
Familio | |
Infano | Paul Walcker |
Okupo | |
Okupo | orgenkonstruo • muzikilfaristo |
Eberhard Friedrich Walcker (naskiĝis la 3-an de julio 1794 en Cannstatt (hodiaŭ Stutgart), mortis la 2-an de oktobro 1872 en Ludwigsburg) estis germana orgenkonstruisto kaj samkiel sia filo Oskar „Walcker Kortega Orgenkonstruisto sub Vilhelmo la 2-a (Virtembergo) kaj liveranto de la Vatikano“[1]. Same laŭ li estas nomata orgenfabriko tutmonden liveranta en Ludwigsburg.
Priskribo
Eberhard Friedrich Walcker validas kiel la plej fama orgenkonstruisto de la 19-a jarcento. Per variaj plibonigoj teknikaj kaj sonaj, precipe pro la perfektigo de la konusvalva kesto. Li edukiĝis en la orgenkonstruejo de sia patro Johann Eberhard Walcker kaj en 1821 li fondis en Ludwigsburg sian propran metiejon (ekde 1854 sub la nomo E. F. Walcker & Cie.).
Al la epokfarantaj novigoj je la orgenkonstruado de Walcker apartenas la perfektigo kaj disvastigo de la konusvalva kesto, dispozicimaniero stilforma por la germana orgenromantiko, samkiel la de Abbé Vogler sugestita konsekvenca utiligo de la partotonoj. Walcker sukcesis konstrui la unuan malferman 32'-registron, kiu pro la konstrumaniero sone rezultis kontentiga inkluzive de la malaltaj tonoj. Al li estas dankinda la enkonduko de la ĵaluzi-ŝvelilo por la 3-a manualo en Germanion, instalaĵo, kiun li pere de Vogler transprenis el Anglio kaj Francio.
Verkoj
- Paŭlo-preĝejo Frankfurto (1821)
- Kolegitata preĝejo Stutgarto (1839)
- St. Petri en Peterburgo (1839)
- St. Maria en Schramberg (1844)
- Katedralo de Helsinki (1847)
- Heilbronn (1847)
- Petrus-preĝejo Wurmberg (1849)
- Neuhausen auf den Fildern (1854)
- Agram (Zagreb) (1855)
- Katedralo Ulm (1857)
- Foiropreĝejo (Wiesbaden, 1863)
- Methuen Memorial Music Hall (iam Boston) (1863)
- Temple Saint-Étienne en Mülhausen, (1866)
- Laurentius-preĝejo, protestanta parto, en Dirmstein (1869).
Por la firmao E. F. Walcker & Cie. nomindas jenaj konstruaĵoj kaj gravaj novkonstruaĵoj :
- Saint-Pierre-le-Vieux en Straßburg, ĉeforgeno 1898
- Urbopreĝejo „St. Jakobus“ (Ilmenau), 1911 kun 65 registroj
- Katedralo de St. Mary kaj St. Anne (Cork Irlando), ĉeforgeno 1922 kun 62 registro, "verk-no. 2000"
- Martin-Luther-preĝejo (Ulm), ĉeforgeno 1928
- Katedralo Ulm, 1967-1969, novkonstruo de la ĉeforgeno (okcidentorgeno) kun 100 registroj sur 5 manualoj kaj pedalaro. Ĉi tiu orgeno enlistiĝis kiel "opus 5000" en la historion de la orgenkonstrua firmao.
Literaturo kaj fontoj
- Pfarrei und Kirche St. Petrus und Paulus, Neuhausen a.d.F.. (Arbeitsgemeinschaft Heimatforschung, Neuhausen a.d.F.) Mit Beitr. von Markus Dewald, Markus Grohmann, Maria E. Gründig, Wolfgang Zoll. Neuhausen a.d.F.: 1997.
- Orgeln in Württemberg, hrsg. v. Helmut Völkl, Neuhausen-Stuttgart 1986, ISBN 3-7751-1090-9
- Orgelwissenschaft und Orgelpraxis: Festschrift zum 200jährigen Bestehen des Hauses Walcker. Hrsg. von Hans Heinrich Eggebrecht. (Walcker-Stiftung für Orgelwissenschaftliche Forschung). Murrhardt-Hausen: Musikwiss. Verl.-Ges., 1980.
- Johannes Fischer: Das Orgelbauergeschlecht Walcker in Ludwigsburg. Kassel u.a.: Bärenreiter 1966.
Einzelnachweise
- ↑ Adreßbuch von Ludwigsburg 1914
Eksteraj ligiloj
- Enskribo en la ADB (germanlingve)
- Walcker kaj la orgeno de la 19-a jarcento (germanlingve) Arkivigite je 2007-09-28 per la retarkivo Wayback Machine
- www.walcker-orgel.de La plej granda konserviĝinta Walcker-orgeno en la Hans-Sachs-Domo en Gelsenkirchen
- Restaŭrado de la Eberhard Friedrich Walcker orgeno verk-no. 126 el la jaro 1854 en Neuhausen auf den Fildern