Eberbach | |||||||
| |||||||
![]() | |||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|
urbeto • urba komunumo de Germanio | |||||||
| |||||||
Administrado | |||||||
Federacia lando | Baden-Virtembergo | ||||||
Distriktaro | Distriktaro Karlsruhe | ||||||
Distrikto | Distrikto Rhein-Neckar | ||||||
Urborajtoj | – | ||||||
Telefona antaŭkodo | 06271, 06263, 06272, 06276 | ||||||
Poŝtkodo | 69412, 64754 (Badisch Schöllenbach), 69429 (Unterdielbach), 69434 (Brombach) | ||||||
Aŭtomobila kodo | HD | ||||||
Oficiala Municipokodo | 08226013 | ||||||
LOCODE | DE EBB | ||||||
Politiko | |||||||
Komunumestro | Peter Reichert (senpartia) | ||||||
Adreso de la administrejo | Leopoldsplatz 1 69412 Eberbach | ||||||
Demografio | |||||||
Loĝantaro | 14504 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo (decembro 2020)] | ||||||
Geografio | |||||||
Geografia situo | 49° 28′ N, 8° 59′ O (mapo)49.4666666666678.9833333333333Koordinatoj: 49° 28′ N, 8° 59′ O (mapo) | ||||||
Alto super la marnivelo | 134 m | ||||||
Areo | 81,17 km² | ||||||
Oficiala retejo | http://www.eberbach.de/ | ||||||
Eberbach estas urbo en la nordo de la germana federacia lando Baden-Virtembergo, 33 kilometrojn oriente de Heidelberg kaj apartenas al la distrikto Rhein-Neckar.
La germanlingva nomo de la urbo signifas "virapra rojo", kaj ambaŭ elementojn de la nomo fidele bildigas la urba blazono.

Geografia situo
Eberbach situas en valo proksime al la monto Katzenbuckel, kiu havas altecon de 626 metroj kaj estas la plej alta punkto de la mezmontaro Odenwald.
Disdivido
Al Eberbach apartenas la urbopartoj Neckarwimmersbach, Brombach, Friedrichsdorf, Lindach, Rockenau, Igelsbach, Gaimühle, Unterdielbach, Badisch Schöllenbach kaj Pleutersbach.
Partneraj urboj
Thonon-les-Bains (Francio)
Ephrata (Usono)


Vidindaĵoj
La historia mezepoka urbocentro inkluzivas partojn de la urbomuro kun kvar bone konservitajn turojn kaj multnombrajn pitoreskajn trabfakajn domojn. La ruino de la fortikaĵo Eberbach viziteblas sur monto alte super la urbo. La urbo situas ĉe la romantika "strato de fortikaĵoj", kiu kondukas de Mannheim okcidente ĝis Prago oriente.
En la urba arbaro de Eberbach staras la oficiale plej granda arbo de Germanio, kiu altas 60,1 metrojn.