Eatona pintvostanaso | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Anas eatoni (Sharpe, 1875) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Konserva statuso: Vundebla | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
La Eatona pintvostanaso (Anas eatoni) estas birdospecio de la grupo de plaŭdanasoj kaj de la tipa genro Anas. Tiu specio estas limigita al la insularoj de la Kergelenoj kaj Krozetoj en suda Hinda Oceano. Ĝi similas al malgranda ino de Norda pintvostanaso sed videblas ĉe brunaj kapo kaj kolo ia blanka strio ĉe kolflanko. Ĝi havas longan grizecan bekon, kaj ankaŭ grizajn krurojn kaj ĉe suba vosto videblas blanka marko.
Tiu antarkt-ekozona specio estis nomata tiele laŭ la angla esploristo kaj naturalisto Alfred Edmund Eaton. Ĝi estas minacata de enmetitaj specioj, ĉefe sovaĝiĝintaj katoj, kiuj predas ilin.
Estas du subspecioj: nome A. eatoni eatoni (Kergelena pintvostanaso) kaj A. eatoni drygalskii (Krozeta pintvostanaso).
Referencoj
- BirdLife International (2006). Anas eatoni. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 10a Majo 2006. Kriterioj por la statuso.
Eksteraj ligiloj
- BirdLife Species Factsheet Arkivigite je 2009-01-05 per la retarkivo Wayback Machine
|
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.