Facila Rajdanto | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | Easy Rider |
Produktadlando | Usono |
Originala lingvo | ĉefe angla lingvo |
Kina aperdato | 14-a de julio 1969 |
Daŭro | 95 minutoj |
Ĝenro | Vojaĝado/Adventuro |
Kameraado | László Kovács |
Buĝeto | Usona $400.000 (taksata) |
Reĝisoro(j) | Dennis Hopper |
Produktisto(j) | Peter Fonda William Hayward Bert Schneider |
Scenaro | Peter Fonda Dennis Hopper Terry Southern |
Filmita en | Usono |
Loko de rakonto | Arizono |
Muziko de | Roger McGuinn |
Ĉefrolantoj | Peter Fonda Dennis Hopper Jack Nicholson Luke Askew Karen Black |
Produktinta firmao | Columbia Pictures Corporation |
Distribuo | Columbia Pictures |
IMDb | |
Easy Rider estas 1969-jara filmo verkita de Peter Fonda, Dennis Hopper, kaj Terry Southern. La filmo rakontas pri du motorciklistoj kiuj vojaĝas de Losanĝeleso al Nov-Orleano, kaj renkontas ties ejojn kaj homojn. La filmo ankaŭ temas pri usona kontraŭkulturo de la malfruaj 1960-aj jaroj: hipioj kaj drogoj.
Aperas en la filmo Fonda, Hopper, kaj Jack Nicholson, kaj aliaj. Southern inventis la titolon Easy Rider ("Facila Rajdanto") , kiu estis tiama slango por viro kiu estas subtenata permone de sia amatino.
La filmo gajnis premion "unua filmo" (Prix de la premiere oeuvre) ĉe la 1969 Festivalo de Cannes. Ĉe la Akademiaj Premioj, Jack Nicholson kandidatiĝis por premio por plej bona aktoro en subtena rolo, kaj la filmo ankaŭ kandidatiĝis por plej bona originala scenaro.
La foto montras kopion de la motorciklo "Captain America", kiu troviĝas en la germana motorciklo-muzeo en Neckarsulm.