Eanbald la 2-a (m. inter 808 kaj 830) estis ĉefepiskopo de Jorko, Anglio.
Li edukiĝis ĉe Jorko sub Alcuinus, kiu amike moknomis lin "Simeono".
La 14-an de aŭgusto 796 li konsekriĝis ĉefepiskopo de Jorko, sekvante Eanbald la 1-an.
Alcuinis skribis multajn leterojn al Eanbald pri reguloj por la administro de la ĉefdiocezo.
Eanbald helpis Aethelhard regajni la postenon de ĉefepiskopo de Canterbury, de kiu li estis forpelita de Eadberht la 3-a, reĝo de Kent.
En 798 Eanbald okazigis sinodon ĉe Finchale, proksime al Durham, dum kiu estis decidoj rilate ekleziajn tribunalojn kaj la celebron de pasko.
Li kverelis kun Eardwulf, reĝo de Northumbria, kies adultojn li kondamnis kaj al kies malamikoj li donis rifuĝon. Alcuinus kritikis Eanbald ĉar li kutime kutime akompaniĝis de granda armita sekvantaro, sed sendube tio necesis. Verŝajne, aldone estis disputoj pri ekleziaj posedaĵoj.
Li mortis eble ĉirkaŭ 808, kvankam estas moneroj kiu sugestas pli postan mortjaron.