E.Leclerc | ||
---|---|---|
société coopérative du groupement d'achats des centres E.Leclerc | ||
organizaĵo • negoco • entrepreno • Group purchasing organization vd | ||
Dum | 1949 - nekonata/nuntempe | |
Jura formo | alia anonima societo kooperativa direktata (autre SA coopérative à directoire) laŭ juro de Francio | |
Fondintoj | Édouard Leclerc vd | |
Sidejo | Ivry-sur-Seine | |
Lando | Francio | |
Agokampo | Marque Repère | |
filiaj kompanioj | Banque Edel vd | |
Posedataj kompanioj | WineAdvisor vd | |
TTT | Oficiala retejo | |
E.Leclerc estas komerca firmao de francia origino, kiu vivtenas vendejarojn en pluraj eŭropaj landoj. Ĝi estas membro de la Eŭropa aĉeta kooperativo Coopernic. En 2008, E.Leclerc estas la komerce gvida vendejaro sur la franca teritorio kun 16,4% de la merkato kaj 34,7 miliardoj eŭroj da spezoj. La ĉefa konkura firmao en la nacia merkato estas la entrepreno Carrefour, kun 13,2% de la merkato.
Historio
- 1948: Édouard Leclerc malfermas la unuan superbazaron en Landerneau, Bretonio
- 1956: Komenciĝo de vesta branĉo de la vendejaro
- 1960: La 60-a E.Leclerc-vendejo malfermiĝas en Issy-les-Moulineaux
- 1966: 95 superbazaroj malmembriĝas por esti transprenataj fare de la nova vendejaro Intermarché
- 1979: Leclerc kreas SIPLEC, kompanion por enportado de benzino
- 1985: Leclerc estas la unua kompanio kiu vendas juvelojn ene de superbazaroj kun la koncepto 'Le Manège à Bijoux'.
- 1992: Leclerc malfermas unuan superbazaron en Hispanio kaj startas eŭropan ekspansion
- 1995: Leclerc ĉesas senpage disdoni plastajn sakojn
- 1998: Leclerc iĝas partnero de la programo Thalasso en la francia televida kanalo France 3
- 2000: Leclerc malfermas unuan superbazaron de Slovenio en Ljubljano la 7-an de junio
- 2007: Leclerc malfermas duan superbazaron de Slovenio en Mariboro la 7-an de novembro
- 2007: Vendoj atingas la sumon de 30 miliardoj da Eŭroj.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.