E-maĵoro estas tonalo de la modalo maĵoro, baziĝanta sur la toniko e. La tonalon E-maĵoro oni indikas en la notacio per kvar diesoj (f♯, c♯, g♯, d♯). Ankaŭ la respektivan gamon kaj la bazan akordon de ĉi tiu tonalo (la toniko e-g♯-b), oni nomas E-maĵoro.
E-maĵoro ofte estas sentata hela kaj brila. Por gitaristoj ĉi tiu tonalo estas pro la baza agordo de la kordoj tre simpla. Pro tio oni uzas ĉi tiun tonalon ofte en gitaromuziko.
Verkoj
- Johann Sebastian Bach: violonkonĉerto E-maĵoro
- Anton Bruckner: 7-a simfonio
- Miĥail Ippolitov-Ivanov: Kaŭkazaj skizoj
- Franz Liszt: Sposalizio el Années de pèlerinage
- Arnold Schönberg: 1-a ĉambrosimfonio
- Richard Wagner: uverturo al Tannhäuser
Vidu ankaŭ
- C♭-maĵoro, G♭-maĵoro, D♭-maĵoro, A♭-maĵoro, E♭-maĵoro, B♭-maĵoro, F-maĵoro, C-maĵoro, G-maĵoro, D-maĵoro, A-maĵoro, E-maĵoro, B-maĵoro, F♯-maĵoro, C♯-maĵoro
- a♭-minoro, e♭-minoro, b♭-minoro, f-minoro, c-minoro, g-minoro, d-minoro, a-minoro, e-minoro, b-minoro, f♯-minoro, c♯-minoro, g♯-minoro, d♯-minoro, a♯-minoro
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.