Eŭropo de Libereco kaj Demokratio | ||
---|---|---|
Europe of Freedom and Democracy Group | ||
politika grupo de Eŭropa Parlamento | ||
Komenco | 1-a de julio 2009 vd | |
Fino | 30-a de junio 2014 vd | |
Antaŭe | Frakcio Sendependeco kaj Demokratio vd | |
Poste | Eŭropo de Libereco kaj Rekta Demokratio vd | |
Retejo | Oficiala retejo | |
La Eŭropo de Libereco kaj Demokratio, ELD (angle Europe of Freedom and Democracy, EFD) estas la frakcio en la Eŭropa Parlamento, fondita la 1-an de julio 2009, dum la 7-a oficperiodo de la EP. ELD estas la malplej granda politika grupo en la EP - en la frakcio membras 32 deputitojn.
ELD estiĝis post la eŭropaj balotoj 2009 lige kun malfondiĝo de du ĝistiamaj frakcioj - Unio por Eŭropo de Nacioj kaj Sendependeco kaj Demokratio. Ĝi ligas partioj dekstraj, konservativaj kaj eŭroposkeptikaj. La membraj partioj deklaras la antipation al la Lisbona Traktato, aliĝo de Turkio al la Eŭropa Unio kaj la fenomeno de kontraŭleĝa enmigrado. La frakcion prezidas brito Nigel Farage kaj italo Francesco Speroni.
Eksteraj ligiloj
|
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.