Jen kelkaj stiloj kaj epokoj de la eŭropa literaturo :
- Klasika literaturo: Temas pri malnova greka kaj latina literaturo.
- Mezepoka literaturo: Estis tre diversaj en diversaj landoj kaj lingvoj.
- Renesanca literaturo: Tiu estas la unua universala tendenco, kiu startis en Italio kaj etendiĝis tra tuta Eŭropo.
- Baroko: ĉirkaŭ 16-a ĝis 18-a jarcento. Ĝi estis plej enradikigita en la katolikaj landoj, pere de la Kontraŭreformacio.
- Klasikismo: ĉirkaŭ 17-a jarcento ĝis 19-a jarcento. Klasikismo celas imiti klasikan literaturon. Ĝi estis plej aktiva en Francio.
- Romantismo: ĉirkaŭ 19-a jarcento. Ĝi estis plej aktiva en Germanio kaj Anglio.
- Realisma literaturo: ĉirkaŭ la dua duono de la 19-a jarcento. Ĝi estis plej aktiva en Francio kaj Rusio.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.