Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2012
Mistrzostwa Europy w Piłce Nożnej 2012
УЄФА Чемпіонат Європи з футболу Польща/Україна 2012
Turniraj detaloj
Loko  Pollando kaj
 Ukrainio
Datoj 8-a de junio (Varsovio) - 1-a de julio (Kievo)
Teamoj 16 
Ejoj 8 (en 8 urboj)
Finaj pozicioj
Ĉampiono Flago de Hispanio Hispanio
Dua pozicio Flago de Italio Italio
Tria pozicio Flago de Germanio Germanio kaj Flago de Portugalio Portugalio

La Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2012, mallonge Eŭro 2012 (pole: Mistrzostwa Europy w Piłce Nożnej 2012, ukraine: Чемпіонат Європи з футболу 2012) - estis la dek kvara finala ĉampionado de vira futbalo en Eŭropo. La turniro estis organizata de du ŝtatoj: Pollando kaj Ukrainio (do jam la trian fojon la Eŭropan Futbal-Ĉampionadon organizis du ŝtatoj, antaŭe temis pri Belgio/Nederlando en 2000 kaj Aŭstrio/Svisio en 2008).

La finala fazo malfermiĝis la 8-an de junio 2012 per malfermada matĉo en Varsovio kaj ĝi finiĝis la 1-an de julio per finala matĉo en Kievo: En la finala matĉo la hispana nacia teamo de futbalo per 4 goloj kontraŭ 0 gajnis kontraŭ la itala teamo.

Slogano de la ĉampionado estis "Verku historion kune".

Horloĝo en Lvivo montras kiom da tempo restis ĝis Eŭro 2012.


Urboj kaj stadionoj

Varsovio Poznano Gdansko Vroclavo
Nacia
Kapacito: 53 224
Enurba
Kapacito: 42 004
PGE Areno
Kapacito: 40 818
Enurba
Kapacito: 40 610
Kievo (Kijivo) Ĥarkivo Donecko Lvivo
Olimpijskij
Kapacito: 63 195
Metalist
Kapacito: 35 721
Donbas-Areno
Kapacito: 50 055
Lviv-Areno
Kapacito: 32 105
voja infrastrukturo en Pollando kaj en Ukrainio por la Eŭropa Ĉampionado 2012. Verde la eŭropaj ŝoseoj, ruĝe kaj blue la regionaj aŭtovojoj. Per grandaj globoj simboliĝas la urboj gastigantaj ĉampionadajn matĉojn, per etaj globoj aliaj urboj gravaj de la du landoj.

Partoprenantaj teamoj

Kvalifikiĝo

sceno el la kvalifikiga matĉo Aŭstrio kontraŭ Germanio en la grupo A (1:2)

La kvalifikigaj matĉoj por la finala parto de la Eŭropa Ĉampionado okazis inter la 11-a de aŭgusto 2010 ĝis la 15-a de novembro 2011. Kandidatis teamoj de 51 el la sume 53 membroŝtataj asocioj de la eŭropa federacio UEFA. Unuafoje partoprenis teamo makedona, kies asocio ekde la jaro 2006 estas membro de UEFA. La pola kaj ukraina naciaj teamoj de futbalo aŭtomate partoprenas, ĉar la turniro okazas en iliaj landoj, kaj aldoniĝas 14 pliaj teamoj de la finala turniroparto.

La 51 teamoj dividiĝis en naŭ grupojn: la grupoj A ĝis F konsistis el po 6, kaj la grupoj G ĝis I el po 5 teamoj. Ĉiu el la grupaj teamoj havis po du matĉojn unu la alia: Sekve la 9 grupaj gajnantoj kvalifikiĝis, aldone la plej bona grupe duaranga teamo, kaj la ok pliaj grupe duarangaj teamoj en kvalifikiga kromturniro luktis pri la kvar restaj lokoj.

  •  kvalifikiĝis
  •  ne kvalifikiĝis
  •  ne membroŝtato de la federacio UEFA
  • teamokvalifikiĝis kielje dato
    Pollando Pola nacia teamo de futbalogastiganta teamo18-a de aprilo 2007
    Ukrainio Ukraina nacia teamo de futbalogastiganta teamo18-a de aprilo 2007
    Germanio Germana nacia teamo de futbalovenkanto de grupo A2-a de septembro 2011
    Italio Itala nacia teamo de futbalovenkanto de grupo C6-a de septembro 2011
    NDL Nederlanda nacia teamo de futbalovenkanto de grupo E6-a de septembro 2011
    Hispanio Hispana nacia teamo de futbalovenkanto de grupo I6-a de septembro 2011
    ENG Angla nacia teamo de futbalovenkanto de grupo G7-a de oktobro 2011
    DAN Dana nacia teamo de futbalovenkanto de grupo H11-a de oktobro 2011
    Francio Franca nacia teamo de futbalovenkanto de grupo D11-a de oktobro 2011
    Grekio Greka nacia teamo de futbalovenkanto de grupo F11-a de oktobro 2011
    Rusio Rusia nacia teamo de futbalovenkanto de grupo B11-a de oktobro 2011
    Svedio Sveda nacia teamo de futbaloplej bona grupe dua teamo11-a de oktobro 2011
    Irlando Irlanda nacia teamo de futbalovenkanto de kvalifikiga kromturniro15-a de novembro 2011
    Kroatio Kroata nacia teamo de futbalovenkanto de kvalifikiga kromturniro15-a de novembro 2011
    Portugalio Portugala nacia teamo de futbalovenkanto de kvalifikiga kromturniro15-a de novembro 2011
    Ĉeĥio Ĉeĥa nacia teamo de futbalovenkanto de kvalifikiga kromturniro15-a de novembro 2011

    La 2-an de decembro 2011 la 16 teamoj en Kievo per lotumo dividiĝis en la kvar grupojn:

    grupo A grupo B grupo C grupo D
    Pollando pola teamoNED nederlanda teamoHispanio hispana teamoUkrainio ukraina teamo
    Grekio greka teamoDAN dana teamoItalio itala teamoSvedio sveda teamo
    Rusio rusia teamoGermanio germana teamoIrlando irlanda teamoFrancio franca teamo
    Ĉeĥio ĉeĥa teamoPortugalio portugala teamoKroatio kroata teamoENG angla teamo


    Grupa fazo

    En la sekvaj tabeloj aperas la jenaj kurtigoj:

    • Lj = totalaj matĉoj luditaj
    • G = totalaj matĉoj gajnitaj
    • E = totalaj matĉoj egalitaj
    • P = totalaj matĉoj perditaj
    • GP = totalaj goloj por
    • GK = totalaj goloj kontraŭ
    • GD = gola diferenco (GP-GK)
    • Pj = totalaj poentoj akumulitaj

    Grupo A

    Lokumo Teamo Lj G E P GP GK GD Pj
    1 Flago de Ĉeĥio Ĉeĥio 3 2 0 1 4 5 -1 6
    2 Flago de Grekio Grekio 3 1 1 1 3 3 0 4
    3 Flago de Rusio Rusio 3 1 1 1 5 3 +2 4
    4 Flago de Pollando Pollando 3 0 2 1 2 3 -1 2
    vendrede, la 8-an de junio 2008, 18:00, en Varsovio
    PollandoGrekio1:1
    vendrede, la 8-an de junio 2012, 20:45, en Vroclavo
    RusioĈeĥio4:1
    marde, la 12-an de junio 2012, 18:00, en Vroclavo
    GrekioĈeĥio1:2
    marde, la 12-an de junio 2012, 20:45, en Varsovio
    PollandoRusio1:1
    sabate, la 16-an de junio 2012, 20:45, en Vroclavo
    PollandoĈeĥio0:1
    sabate, la 16-an de junio 2012, 20:45, en Varsovio
    GrekioRusio1:0

    Grupo B

    Lokumo Teamo Lj G E P GP GK GD Pj
    1 Flago de Germanio Germanio 3 3 0 0 5 2 +3 9
    2 Flago de Portugalio Portugalio 3 2 0 1 5 4 +1 6
    3 Flago de Danio Danio 3 1 0 2 4 5 -1 3
    4 Flago de Nederlando Nederlando 3 0 0 3 2 5 -3 0
    sabate, la 9-an de junio 2012, 18:00, en Ĥarkivo
    NederlandoDanio0:1
    sabate, la 9-an de junio 2012, 20:45, en Lvivo
    GermanioPortugalio1:0
    merkrede, la 13-an de junio 2012, 18:00, en Lvivo
    DanioPortugalio2:3
    merkrede, la 13-an de junio 2012, 20:45, en Ĥarkivo
    NederlandoGermanio1:2
    dimanĉe, la 17-an de junio 2012, 20:45, en Ĥarkivo
    PortugalioNederlando2:1
    dimanĉe, la 17-an de junio 2012, 20:45, en Lvivo
    DanioGermanio1:2

    Grupo C

    Lokumo Teamo Lj G E P GP GK GD Pj
    1 Flago de Hispanio Hispanio 3 2 1 0 6 1 +5 7
    2 Flago de Italio Italio 3 1 2 0 4 2 +2 5
    3 Flago de Kroatio Kroatio 3 1 1 1 4 3 +1 4
    4 Flago de Irlando Irlando 3 0 0 3 1 9 -8 0
    dimanĉe, la 10-an de junio 2012, 18:00, en Gdansko
    HispanioItalio1:1
    dimanĉe, la 10-an de junio 2012, 20:45, en Poznano
    IrlandoKroatio1:3
    ĵaŭde, la 14-an de junio 2012, 18:00, en Poznano
    ItalioKroatio1:1
    ĵaŭde, la 14-an de junio 2012, 20:45, en Gdansko
    HispanioIrlando4:0
    dimanĉe, la 17-an de junio 2012, 20:45, en Gdansko
    KroatioHispanio0:1
    lundee, la 18-an de junio 2012, 20:45, en Poznano
    ItalioIrlando2:0

    Grupo D

    Lokumo Teamo Lj G E P GP GK GD Pj
    1  Anglio 3 2 1 0 5 3 +2 7
    2 Flago de Francio Francio 3 1 1 1 3 3 0 3
    3 Flago de Ukrainio Ukrainio 3 1 0 2 2 4 -2 3
    4 Flago de Svedio Svedio 3 1 0 2 5 5 0 3
    lunde, la 11-an de junio 2012, 18:00, en Donecko
    FrancioAnglio1:1
    lunde, la 11-an de junio 2012, 20:45, en Kievo
    UkrainioSvedio2:1
    vendrede, la 15-an de junio 2012, 18:00, en Donecko
    UkrainioFrancio0:2
    vendrede, la 15-an de junio 2012, 20:45, en Kievo
    SvedioAnglio2:3
    marde, la 19-an de junio 2012, 20:45, en Donecko
    AnglioUkrainio1:0
    marde, la 19-an de junio 2012, 20:45, en Kievo
    SvedioFrancio2:0

    Finala fazo

    Kvaronfinalo Duonfinalo Finalo
                       
    21-a de junio 2012 - Varsovio        
     Flago de Ĉeĥio Ĉeĥio  0
    27-a de junio 2012 - Donecko
     Flago de Portugalio Portugalio  1  
     Flago de Portugalio Portugalio  0 (2)
    23-a de junio 2012 - Donecko
       Flago de Hispanio Hispanio  0 (4)  
     Flago de Hispanio Hispanio  2
    1-a de julio 2012 - Kievo
     Flago de Francio Francio  0  
     Flago de Hispanio Hispanio  4
    22-a de junio 2012 - Gdansko
       Flago de Italio Italio  0
     Flago de Germanio Germanio  4
    28-a de junio 2012 - Varsovio
     Flago de Grekio Grekio  2  
     Flago de Germanio Germanio  1
    24-a de junio 2012 - Kievo
       Flago de Italio Italio  2  
      Anglio  0 (2)
     Flago de Italio Italio  0 (4)  

    Plej bonaj golfaristoj

    Laŭ oficiala listigo de la federacio UEFA. En kazo de sama nombro de goloj, atingo de la goloj per malpli da matĉaj minutoj donas pli altan pozicion.

    pozicio futbalisto goloj golpreparoj matĉaj minutoj
    1Hispanio Fernando Torres31188
    2Germanio Mario Gómez31292
    3Italio Mario Balotelli30231
    4Rusio Alan Dzagojev30253
    5Kroatio Mario Mandžukić30270
    6Portugalio Cristiano Ronaldo30480
    7Danio Nicklas Bendtner21270
    Danio Michael Krohn-Dehli21270
    9Grekio Dimitrios Salpingidis21307
    10Ukrainio Andrij Ŝevĉenko20192
    11Hispanio Cesc Fàbregas20242
    12Svedio Zlatan Ibrahimović20270
    13Ĉeĥio Petr Jiráček20340
    14Ĉeĥio Václav Pilař20356
    15Hispanio Xabi Alonso20455

    Eksteraj ligiloj


    This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.