Eŭropa Futbal-Ĉampionado 1968 UEFA EURO 1968 | |
---|---|
Turniraj detaloj | |
Loko | Italio |
Datoj | 5-a ĝis 10-a de junio 1968 |
Teamoj | 4 |
Ejoj | 3 (en 3 urboj) |
Finaj pozicioj | |
Ĉampiono | Italio (1-a ĉampioneco) |
Dua pozicio | Jugoslavio |
Turniraj statistikoj | |
Matĉoj | 5 |
Goloj | 7 (1,4 matĉe) |
Spektantoj | 299 233 (59 847 matĉe) |
Golreĝo(j) | Dragan Džajić (2 goloj) |
La fina parto de la 3-a Eŭropa Futbal-Ĉampionado (oficiala nomo "UEFA EURO" 1968) okazis inter la 5-a kaj la 10-a de junio 1968 en tri urboj de Italio, nome en Florenco, Napolo kaj Romo. Kiel en la antaŭaj du eŭropaj ĉampionadoj, la lando de la lastaj kvar matĉoj nur fiksiĝis kiam restis nur kvar konkursantaj teamoj el la komence 31 teamoj de la kvalifikiga fazo.
En du paroj la teamoj interbatalis en la duonfinalo, la malgajnantoj de tiuj matĉoj konkuris pri la turnira tria pozicio, kaj la du gajnintaj teamoj de la duonfinalaj matĉoj, do la teamoj de Italio kaj Jugoslavio, komparis siajn fortojn en la finalo, kiu okazis je la 8-a de junio 1968 en Romo. Ĉar tamen la finala matĉo ankaŭ post plilongigo de la matĉa tempo finiĝis per sama nombro da goloj (1:1), ĝi ripetiĝis du tagojn pli poste, la 10-an de junio, same en Romo, kaj tiam per rezulto de 2:0 goloj venkis la itala teamo.