Eŭropa Doganunio
Malhelblue: membrolandoj el Eŭropa Unio, Helblue: Aliaj membroj
Malhelblue: membrolandoj el Eŭropa Unio, Helblue: Aliaj membroj
doganunio
Komenco 1-a de julio 1968
Sidejo Bruselo

La Doganunio de Eŭropo konsistas el la membroŝtatoj de Eŭropa Unio kaj kvar el ĝiaj najbaraj landoj: Andoro, Monako, San-Marino kaj Turkio.

Historio

La dogana unio estis la unua misio de la Eŭropa Ekonomia Komunumo, establita en 1958. Tamen ĝi ne ekvalidis ĝis dek jaroj poste, la 1-an de julio 1968[1].

Teritorioj

Ĉiuj membrolandoj de Eŭropa Unio estas anoj de la dogana unio. Tamen tio ne signifas, ke ĉiuj iliaj teritorioj ankaŭ estas parto de ĝi. Ĉi tiu distingo baziĝas sur la fakto, ke la teritorio mem ne estas parto de la EU (la Rilataj Transoceanaj Landoj kaj Teritorioj ekzemple), aŭ ĉar ĉi tiuj teritorioj aŭ negocis retiriĝan opcion en la Eŭropa Unio, aŭ estis ekskluditaj de la doganunio pro ilia ekonomia aŭ geografia situacio.

Referencoj

  1. Hans von der Groeben, « The EEC is now a Customs Union », Intereconomics, vol. 3,‎ aŭgusto 1968, p. 226–229 (legi rete) (arkivo)
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.