Eĉka | |||
---|---|---|---|
| |||
vilaĝo | |||
| |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 23203 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 4 513 (2002) [+] | ||
Loĝdenso | 177 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 45° 19′ N, 20° 26′ O (mapo)45.31777777777820.438888888889Koordinatoj: 45° 19′ N, 20° 26′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 71 m [+] | ||
Areo | 25,5 km² (2 550 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Ečka [+] | |||
Eĉka, serbe Ечка, slave Ečka, germane Deutsch-Etschka, rumane Ecica, hungare Écska [Eĉka] estas unuigita vilaĝo en Serbio, en provinco Vojvodino, en distrikto Meza Banato, en municipo de Zrenjanin. Ĝis 1899 la oficiala hungara loknomo estis Német-Écska. Ĝis 1948 estis 2 apudaj vilaĝoj: hungare Écska kaj slave Mala Ečka, rumane Ecica Română, germane Alt Etschka, hungare Ecsehida aŭ Román-Écska.
Bazaj informoj
- Areo: 26 km²
- Koordinatoj: 45°19′04″N 20°26'20″E
- Alto super marnivelo: 71 m
- Loĝantaro: 4510
- Poŝtkodo: 23203
- Telefonprefikso: 23
- Aŭtokodo: ZR
Situo
Eĉka situas sur ebenaĵo, laŭ flankovojoj, laŭ maldekstra bordo de Bega (kun ponto). Zrenjanin troviĝas 10 km-ojn.
Historio
La unua mencio pri "Ecsehida" devenis ĉirkaŭ el 1440, kiu estis tiam doganprena kaj prama loko. Ŝajne dum la turka regado la vilaĝo restis viva. En 1718 bienulo aĉetis la ĉirkaŭaĵon kaj impona bieno ekfunkciis. Komence hungaroj, ekde 1767 rumanoj, ekde 1788 serboj, ekde 1793 bulgaroj, ekde 1802 germanoj alvenis, dume 2 apudaj vilaĝoj formiĝis. En 1876, 1894 kaj en 1910 ĥoleroj, en 1836 incendio okazis. En 1848 la hungara armeo dufoje venkis la serbojn. Ĝis Traktato de Trianon la vilaĝoj apartenis al Hungara reĝlando, al Torontál, al distrikto de Nagybecskerek, poste al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, depost 1928 al Jugoslavio, ekde 2006 kiel Serbio. En 1941 la germana armeo okupis la komunumon ĝis 1944. En 1946 la germanoj deportiĝis, post 2 jaroj la vilaĝoj unuiĝis. En 2002 loĝis en Eĉka 4513 homoj, (2483 serboj (55 %), 1325 rumanoj (29 %), 196 hungaroj, 123 jugoslavianoj, 72 ciganoj kaj aliaj).
Vidindaĵoj
- romkatolika preĝejo omaĝe al Johano Baptisto de 1863
- ortodoksa serba preĝejo de 1711
- ortodoksa rumana preĝejo de 1856
- kastelo de Harnoncourt el la 19-a jarcento