Eça de Queirós | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
José Maria de Eça de Queiroz | |||||
Naskonomo | José Maria de Eça de Queiroz | ||||
Naskiĝo | 25-an de novembro 1845 en Póvoa de Varzim | ||||
Morto | 16-an de aŭgusto 1900 (54-jaraĝa) en Parizo | ||||
Mortis pro | naturaj kialoj vd | ||||
Mortis per | tuberkulozo vd | ||||
Lingvoj | portugala vd | ||||
Ŝtataneco | Reĝlando Portugalio vd | ||||
Alma mater | fakulato pri juro de la Universitato de Koimbro vd | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Infanoj | António Eça de Queiroz vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | ĵurnalisto • diplomato • verkisto • romanisto vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | O Crime do Padre Amaro vd | ||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
José Maria DE EÇA DE QUEIRÓS (aŭ QUEIRÓZ laŭ la malnova portugala ortografio, naskiĝis en Póvoa de Varzim, en la 25-a de novembro 1845 kaj mortis en Parizo, en la 16-a de aŭgusto 1900), estis portugala verkisto. Li studis juron ĉe la Universitato de Coimbra kaj amikiĝis kun Antero de Quental, inter aliaj. Li partoprenis en la „Diskutoj de Kazino” kaj estis verkisto kiu apartenis al la tiel nomita generacio de la 1870-aj jaroj. Li estis rajtigita kiel diplomato kaj estis en Egiptio, Kubo, Londono (Britio), Parizo ktp.
Li studis juron ĉe la Universitato de Coimbra kaj amikiĝis kun Antero de Quental, inter aliaj. Li partoprenis en la "Diskutoj de Kazino" kaj estis verkisto kiu apartenis al la tiel nomita generacio de la 1870-aj jaroj. Li estis rajtigita kiel diplomato kaj estis en Egiptio, Kubo, Londono (Britio), Parizo ktp.
Elstaraj verkoj
- 1871: Uma campanha alegre (Ĝoja kampajno)
- 1875-1876: O crime do padre Amaro (La krimo de la pastro Amaro, prie estas meksika filmo El crimen del padre Amaro)
- 1878: O primo Basílio (La kuzo Basilio)
- 1887: A relíquia (La reliko)
- 1888: Os Maias (La [Familio] Maia-oj)
- 1900: A correspondência de Fradique Mendes (La leteroj de Fradique Mendes)
- 1901: A cidade e as serras (La urbo kaj la montaroj), bazita sur rakonto Civilização, tradukita en Esperanton (Civilizacio)
- 1902: Contos (Noveloj)
- 1903: Prosas bárbaras (Barbaraj prozoj)
Li tradukis la romanon de Henry Rider Haggard, La minoj de reĝo Salomono. Li estas taksita kiel la plej grava portugala romanisto el ĉiam.
En Esperanto
- Familio Maja (Unua ĉapitro). Trad. Gonçalo Neves. En Fonto 20. 2000, n-ro 231, p. 18-22.
- En la muelejo. Trad. José Dias Pinto. São Paulo: Associação Paulista, 2013.
- José Matias. Trad. José Dias Pinto. São Paulo: Associação Paulista, 2013.