Dutura fasado, (du-tura fasado) estas karakteriza formmotivo de grandaj preĝejoj, kies ĉefan portalon, kutime troviĝantan ĉe la okcidenta mallarĝa flanko, flankenstaras angulaj turoj, superantaj la gablon. La dutura fasado ekestis en la romanika arĥitekturo de okcidenta Eŭropo ekde la 11-a jarcento el la konstrutipo de la okcidenta alkonstruaĵo ĉe bazilikoj. En gotika arĥitekturo dutura fasado estas karakteriza vidaĵo precipe de francaj katedraloj. Ĝia antaŭaĵo troveblus en frukristana siria preĝejokonstruo. Laŭ la arĥitektura alligo al la navo oni distingas okcidentajn alkonstruaĵojn kun ĝemelturoj kiel memstarajn konstrupartojn de duturaj fasadoj, kies turoj formas kun la navo „harmonian“ unuecon (france façade harmonique). Kiel plej malnova el ĉi tiuj stile difinitaj duturaj fasadoj validas la okcidenta front de la monaĥopreĝejo Sankta Stefano de Kaeno.
Literaturo
- J. Philip McAleer: Romanesque England and the Development of the Façade Harmonique. En: Gesta, vol. 23, n-ro 2, 1984, pj. 87–105
- Herwin Schaefer: The Origin of the Two-Tower Façade in Romanesque Architecture. En: The Art Bulletin, Vol. 27, n-ro 2, junion de 1945, pj. 85–108
- Heiko Seidel: Untersuchung zur Entwicklungsgeschichte sakraler Westbaulösungen des kernsächsischen Siedlungsraumes in romanischer Zeit dargestellt vornehmlich an den Beispielen der Klosterkirche Marienmünster und der Pfarrkirche St. Kilian zu Höxter. Doktortezo ĉe Universitato de Hanovro 2003
- Stichwort Fassade. In: Reallexikon zur Deutschen Kunstgeschichte, vol. 7, Munkeno 1978, kol. 566 Arkivigite je 2014-06-06 per la retarkivo Wayback Machine, 572
- Stichwort Westbau. En: Ludger Alscher (eldoninto): Lexikon der Kunst. Vol. 5, Verlag Das europäische Buch, Berlino 1981, p. 579