Dusulfidoj | |
![]() | |
Tridimensia kemia strukturo de la hidrogena dusulfido | |
![]() | |
Tridimensia kemia strukturo de la dumetila dusulfido | |
![]() | |
Tridimensia kemia strukturo de la duetila dusulfido |
Dusulfidoj, dusulfanoj aŭ dutioeteroj estas organikaj kunmetaĵoj konsistantaj je du apudaj sulfuratomoj ligitaj al alkilaj, cikloalkilaj aŭ aromataj radikaloj. La hidrogena dusulfido estas la plej simpla substanco enhavanta la duoblajn sulfuratomojn kaj reprezentanta la plej simpla dusulfido. Ĝenerale la dusulfidoj estas malbonodoraj ingrediencoj uzataj kiel nutrokonservaĵoj aŭ en la fabrikado de industriaĵoj kaj farmaciaĵoj. En neorganika kemio, la anjono aperas en kelkaj raraj mineraloj, sed la funkcia grupo havas enorman gravecon en biokemio. Disulfidaj pontoj formitaj inter tiolaj grupoj en du cisteinrestaĵoj estas grava komponento de la sekundara kaj terciara strukturo de proteinoj.
Kelkaj dusulfidoj
- Dualila dusulfido
- Duamila dusulfido
- Dubenzila dusulfido
- Ducikloheksila dusulfido
- Dufurfurila dusulfido
- Duheksila dusulfido
- Duheptila dusulfido
- Duizoamila dusulfido
- Duizobutila dusulfido
- Duizopropila dusulfido
- Dumetila dusulfido
- Duetila dusulfido
- Dupropila dusulfido
- Duizopropila dusulfido
- Dubutila dusulfido
- Duizobutila dusulfido
Vidu ankaŭ
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.