Fischingen | |
---|---|
komunumo en Svislando | |
Kantono | Turgovio |
Distrikto | Münchwilen |
Geografia situo | CH1903: 715308 / 252884 (mapo)47.4166666666678.9666666666667Koordinatoj: 47° 25′ N, 8° 58′ O; CH1903: 715308 / 252884 (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 2569 |
Areo | 30,7 km² |
Alteco | 625 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 8376 |
Komunumkodo | 4726 |
Fischingen estas komunumo en la distrikto Münchwilen de Kantono Turgovio, Svislando. Ĝi havis 2 569 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.
Geografio
Fischingen estas la plej suda komunumo de Kantono Turgovio. Ĝi situas en Murgvalo en montara regiono norde de la zurika monto Hörnli. En Fischingen fontas Aubach, kiu estas unu el la fontriveroj de la rivero Murgo, kiu trafluas la komunumon de sudo al nordo. La komunumo konsistas el la vilaĝoj Au, Dussnang, Fischingen, Oberwangen kaj Tannegg. La komunumo limas nur en nordo al Turgovio, en sudokcidento ĝi limas al Kantono Zuriko kaj en sudoriento al Kantono Sankt-Galo.
Najbaraj komunumoj
La komunumo Fischingen limas en sudokcidento al Sternenberg (Kantono Zuriko), en okcidento al Wila kaj Turbenthal (ambaŭ Kantono Zuriko), en nordokcidento al Bichelsee-Balterswil, en nordo al Eschlikon, en nordoriento al Sirnach, en okcidento al Mosnang (Kantono Sankt-Galo), kaj en sudo al Kirchberg (Kantono Sankt-Galo).
Kastelruino Tannegg
En okcidento de Fischingen troviĝas la ruino de la kastelo Tannegg, kiu estis laŭ la legendo konstruita de la episkopo Henriko de Tann. Ĝi estis detruita en la jaro 1407 de la apencelanoj. Hodiaŭ videblas nur ankoraŭ la restaĵoj de ĝia turo.
Monaĥejo Fischingen
La benediktana Monaĥejo Fischingen estis fondita en la jaro 1138 de la episkopo de Konstanco, kiel propra episkopa monaĥejo. Ĝi servis kiel rifuĝejo por pilgrimantoj sur la vojo de Konstanco al Einsiedeln. La 27-an de junio 1848 la monaĥejo estis fermita de la Granda Konsilio de Turgovio.
Trafiko
Fischingen atigneblas per poŝtaŭto ek de Wil SG kaj Sirnach.
Historio
La unua dokumenta mencio de Fischingen datiĝas el la jaro 1259 kiel Piscina. Jam en la jaro 754 estis menciita Dussnang kiel Tuzzinwang kaj Oberwangen kiel Wangas.
La hodiaŭa politika komunumo Fischingen estighis la 1-an de januaro 1972 per la kunigo de la antaŭaj lokomunumoj Au, Dussnang, Fischingen, Oberwangen kaj Tannegg.
Vidu ankaŭ
- Aliaj lokoj kun la nomo Fischingen
Eksteraj ligiloj
- Oficiala retejo de la komunumo Fischingen
- Fischingen en la Historia Leksikono de Svislando
- Au en la Historia Leksikono de Svislando
- Dussnang en la Historia Leksikono de Svislando
- Oberwangen en la Historia Leksikono de Svislando
|