Duseldorfo | |||||||
| |||||||
urba komunumo de Germanio • urbego • urbo • eksterdistrikta urbo de Nordrejn-Vestfalio • ĉefurbo de germania federacia lando | |||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|
| |||||||
Administrado | |||||||
Federacia lando | Nordrejn-Vestfalio | ||||||
Distriktaro | Distriktaro Düsseldorf | ||||||
Distrikto | eksterdistrikta urbo | ||||||
Urborajtoj | Urbo (Stadt) | ||||||
Telefona antaŭkodo | 0211, 0203, 02104 | ||||||
Poŝtkodo | 40000–40629 | ||||||
Aŭtomobila kodo | D | ||||||
Oficiala Municipokodo | 05111000 | ||||||
NUTS | DEA11 | ||||||
Politiko | |||||||
Komunumestro | Thomas Geisel | ||||||
Partio de komunumestro | SPD | ||||||
Demografio | |||||||
Loĝantaro | 629047 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo] | ||||||
Geografio | |||||||
Geografia situo | 51° 13′ N, 6° 46′ O (mapo)51.2166666666676.7666666666667Koordinatoj: 51° 13′ N, 6° 46′ O (mapo) | ||||||
Alto super la marnivelo | 38 m | ||||||
Areo | 217,41 km² | ||||||
Oficiala retejo | https://www.duesseldorf.de/ | ||||||
Duseldorfo (germane Düsseldorf, ripuare Düsseldörp) estas la ĉefurbo de la germania federacia lando Nordrejn-Vestfalio. Ĝi situas apud la rivero Rejno kaj la rivereto Düssel, kiu donis al la urbo ĝian nomon.
Historio
La Duseldorfa Pentroskolo (germane: Düsseldorfer Malerschule) rilatas al grupo de pentristoj kiuj instruis aŭ studis ĉe la Duseldorfa Akademio (nuntempe: Staatliche Kunstakademie Düsseldorf) en la 1830-aj jaroj kaj 1840-aj jaroj, kiam la akademio estis direktita fare de Wilhelm von Schadow.
Urbopartoj
Servoj
- La universitato de Duseldorfo, nomata laŭ Heinrich Heine, germane plennome Heinrich-Heine-Universität Düsseldorf (mallonge HHU aŭ HHUD) kovras ĉiujn esencajn fakojn de scienco kaj tial nomeblas universitato.
- Drupa, foiro por ekspozicio de ekipaĵoj por presarto
- Nordrejn-Vestfalia Akademio de Sciencoj kaj Artoj
Transporto
Amaskomunikiloj
Famuloj
- Attila Kotányi, hungara arkitekto
- Irén Bartos, hungara baletisto
- Johann Georg Jacobi, verkisto
- Karl August Varnhagen von Ense, verkisto kaj diplomato
- Leopold von Kalckreuth, pentristo
- Maria Radner, operkantisto
- Peter von Cornelius, pentristo
Partneraj urboj
Duseldorfo havas partnerajn rilatojn kun la sekvaj urboj:
- Reading (Britio), ekde 1947/1988
- Chemnitz (Germanio de la federacia lando Saksio), ekde 1988
- Ĥajfo (Israelo), ekde 1978/1988
- Varsovio (Pollando), ekde 1989
- Moskvo (Rusio), ekde 1992
- Chongqing (Ĉinio), ekde 2004
Urboamikecaj rilatoj krome ekzistas kun la sekvaj urboj:
Esperanto en Duseldorfo
La Esperanto-movado havas longan tradicion en Duseldorfo. En 1952 tie okazis la 25-a SAT-Kongreso kaj en 1965 la urbo estis gastiganto de la 43-a Germana Esperanto-Kongreso. En la urboparto Unterrath estas strato nomata "Esperantostraße".
Esperanto-Societo Düsseldorf renkontiĝas unufojon monate je la ĵaŭdo sekvanta la 20-an de monato, ekde la 17-a en la restaŭracio Atrium, Berta-von-Suttner-Platz, Ostausgang Hbf Düsseldorf, vd. hejmpaĝo Arkivigite je 2007-10-28 per la retarkivo Wayback Machine
Gravaj Esperantistoj rilataj al Duseldorfo
En Duseldorfo naskiĝis Hermann Remers.
Esperanto en la regiono
En la najbareco aktivas kelkaj grupoj:
- tuj najbare en Duisburg: Asocio por internacia kompreniĝo Duisburg renkontiĝas en Ludgerushaus, Heinrich-Bertmans-Str. 2 , stratangulo Klöcknerstraße Kontakto: paĝo en la paĝaro de www.esperanto.de
- Essen: Esperanto-Grupo Essen kunsidas ĉiun 2-an ĵaŭdon monate je la 19.30-a en Kulturdomo Grend, Westfalenstr. 311, 45276 Essen-Steele. La grupo flegas kontaktojn al partengrupoj en Helmond kaj Eindhoven, ambaŭ en Nederlando. Krome ĝi kune kunlaboras kun Rejnland-Vestfalia Esperanto-Ligo (ReVELo).
- Krefeld Esperanto Gesellschaft Krefeld (Esperanto-Societo Krefeld), kiu renkontiĝas kutime ĉiun ĵaŭdon je la 18-a, en la Bürgerinitiative ”Rund um St. Josef“, Corneliusstr. 43, 47798 Krefeld.
Eksteraj ligiloj
- oficiala urba retejo
- StadtPanoramen Düsseldorf - Panoramo Düsseldorf
- La Esperanto-Societo Düsseldorf Arkivigite je 2007-10-28 per la retarkivo Wayback Machine
- Arkivigite je 2009-10-24 per la retarkivo Wayback Machine
- Duesselgo Arkivigite je 2021-03-02 per la retarkivo Wayback Machine Reto Düsseldorf
|
|