Duontono estas vorto por muzika intervalo, do por la distanco inter du tonoj. Ĝi estas duono de plentono, kio siavice estas sesono de egalŝtupa okto, la plena distanco de muzika gamo. Duontono mem do estas dekduono de okto, t.e. 100 cendoj en egalŝtupa agordo.
En diatonaj gamoj - ekzemple en la modaloj maĵora kaj minora - nur ekzistas intervaloj en grandeco de duontonoj kaj plentonoj, tial ke ekestis la sinonimoj duontono = eta duto kaj plentono = granda duto.
Dekdugrada gamo nur el duontonoj nomiĝas kromata gamo.
Aŭdaj ekzemploj
- Duontono supren C-C diesa
- Duontono suben C-B
Duontonoj en puraj agordoj
Intervaloj | Frekvencproporcio | en cendo | Ekzemploj |
---|---|---|---|
granda plentono | 9:8 | 204 cendoj | C-D aŭ F-G |
eta plentono | 10:9 | 182 cendoj | D-E aŭ G-A |
diatona duontono | 16:15 | 112 cendoj | E-F aŭ C-D♭ |
granda kromata duontono | 135:128 | 92 cendoj | C-C♯ |
eta kromata duontono | 25:24 | 71 cendoj | E♭-E |
Vidu ankaŭ
- duontona gamo
- la ĝeneralan artikolon pri intervalo (muziko).
muzikaj intervaloj |
---|
Bazaj: unuto (1) | duto (2) | trito (3) | kvarto (4) | kvinto (5) | sesto (6) | septo (7) | oktavo (8) |
Pli grandaj ol oktavo: naŭto (9) | dekto (10) | dekunuto (11) | dekduto (12) | dektrito (13) | dekkvarto (14) | dekkvinto (15)
|
Pluaj intervaloj: duonduto | plenduto | ditono | tritono | komao | diesiso | limmo | apotome | lupokvinto |
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.