
Duonrekto aŭ radio, en afina spaco, estas aro de ĉiuj punktoj de la tipo λ∙u+O, kie O estas iu punkto (ĝia origino), u estas iu nenula vektoro (direktanta vektoro) kaj λ estas arbitra pozitiva reelo.
En aliaj vortoj:
Se konsideri rektan linion kaj iun ajn punkton A sur ĝi, eblas konsideri A kiel dispartigi tiun linion en du partojn. Ĉiu el ambaŭ partoj estas nomata duonrekto, radio aŭ duonlinio kaj la punkto A estas nomata ĝia ekpunkto. La punkto A konsideriĝas esti membro de la radio.[1] Intuicie, radio konsistas el tiuj punktoj sur linio pasanta tra la punkto A kaj procedante senfine, komence de A, en unu direkton laŭ la linio.
.svg.png.webp)
Fonto
- Difino el la Reta Vortaro
Vidu ankaŭ
notoj
- ↑ En iuj okazo eblas konsideri radion sen ĝia ekpunkto: tiuj radioj nomatas "malfermataj radioj", kontraste al la tipaj radioj kiuj nomiĝus "fermataj radioj".
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.