Dunaszentmiklós (dunasentmiklOŝ), germane Niklo estas malgranda vilaĝeto kun titolo vinvilaĝo en Hungario en regiono Meza Transdanubio, en departemento Komárom-Esztergom, en Distrikto Tata inter Neszmély kaj Szomód.
![](../I/151025_Kir%C3%A1ndul%C3%A1s_2_Dunaszentmikl%C3%B3s_(03).JPG.webp)
![](../I/Holland_%C3%BCd%C3%BCl%C5%91falu.jpg.webp)
Bazaj informoj
- Areo: 8 km²
- Loĝantaro: 420
- Poŝtkodo: 2897
- Telefonprefikso: 34
![](../I/Dunaszentmikl%C3%B3s_templom_2.JPG.webp)
Situo
La vilaĝo situas proksime (ne apude) al Danubo, malantaŭ la montetoj en valo, fine de sakovojo.
Historio
La unua skribita memoraĵo devenas el 1382 en formo Zenth Myklos. Ĝi ricevis sian nomon pri la preĝejo. La turkoj faris senhoma la vilaĝon en 1529. Germanoj refondis ĝin en 1736 helpe de grafo Jozefo Esterházy [esterhazi]. Ili okupiĝis precipe pri vinkulturo. En 1913 Duna (=Danubo) aldoniĝis al vilaĝnomo por fari diferencon pri ceteraj komunomoj Szentmiklós (=Sankta Nikolao). En la komunumo germana aŭtonomio funkcias.
En Dunaszentmiklós migra poŝto servas.