Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Dukolora arbanaso
Dukolora arbanaso
Dukolora arbanaso

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Anseroformaj Anseriformes
Familio: Anasedoj Anatidae
Genro: Dendrocygna
Specio: D. bicolor
Dendrocygna bicolor
(Vieillot, 1816)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj

La Dukolora arbanaso, Dendrocygna bicolor, estas anaso de la grupo de la arbanasoj kiu reproduktiĝas en tutmondaj tropikaj regionoj en multe de Centra kaj Suda Ameriko, Subsahara Afriko, la Hindia subkontinento, kaj la Golfa Marbordo de Usono.

Ilustraĵo de 1918 en The game birds of California.

La Dukolora arbanaso estas komuna sed timida specio. Ĝi estas specio ĉefe de loĝantaj birdoj, krom lokaj movoj, sed okazis vaganteco al suda Eŭropo. Ili nestumas en platformo el bastoneteroj en kanejoj, kie la ino demetas 8–12 ovojn, sed ili uzas eventuale ankaŭ arbotruoj aŭ malnovaj nestoj de aliaj birdoj.

Dendrocygna bicolor - MHNT

Ties habitato estas nesalaj lagoj, rizkampojbaraĵlagoj kun multa vegetaĵaro, kie tiu anaso manĝas nokte semojn kaj aliajn partojn de plantoj.

La Dukolora arbanaso estas 48–53 cm longa. Ĝi havas longan grizan bekon, longan kapon kaj longecajn krurojn, sablokolorajn kapon kaj subajn partojn, tiuj lastaj ruĝecnuancaj flanke, malhelan kronon, kaj malhelgrizan dorson kaj flugilojn. La vosto kaj flugilmakuloj estas helbrunaj, kaj estas blanka duonluna areo en supra vosto kiu estas videbla dumfluge.

Ĉiuj plumaroj estas similaj, escepte ke junuloj havas malpli kontrastajn flankojn kaj vostokoloron.

Tiu specio estas gregema, kaj ĉe preferataj lokoj ili povas formi grandajn arojn. Kiel la alternativa komuna nomo de fajfanasoj implicas, temas pri bruemaj birdoj kun klara fajfalvoko kii-ŭii-uuu.

La Dukolora arbanaso estas specio al kiu aplikiĝas la Agreement on the Conservation of African-Eurasian Migratory Waterbirds (AEWA).

Literaturo

  • BirdLife International (2008). Dendrocygna bicolor. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 08a Junio 2009.
  • Wildfowl de Madge kaj Burn, ISBN 0-7470-2201-1
  • Birds of Venezuela de Hilty, ISBN 0-7136-6418-5
  • Birds of The Gambia de Barlow, Wacher kaj Disley, ISBN 1-873403-32-1
  • Birds of India de Grimmett, Inskipp kaj Inskipp, ISBN 0-691-04910-6

Eksteraj ligiloj

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.