Duko de Frías
Dinastio
Blazono
Blazono
nobelo de Hispanio
vd Fonto: Vikidatumoj

La Duko de Frías estas nobela hispana titolo donita de la Katolikaj Gereĝoj la 20-an de marto 1492 al Bernardino Fernández de Velasco y Mendoza], 3-a Grafo de Haro kaj Konestablo de Kastilio, filo de Pedro Fernández de Velasco y Manrique de Lara kaj Mencía de Mendoza.

En 1520 la Imperiestro Karlo la 5-a distingis la Dukojn de Frías per la digneco de Granduloj de Hispanio.

La Familio Velasco estis unu el plej povaj kaj influaj nobelaj stirpoj kastiliaj de la alta mezepoko kaj komenco de la moderna epoko. Ties enradikiĝo senjora koncentriĝis en la zono de Soria, Burgos, Palencia, La Rioja, Zamoro, Alavo kaj oriento de Kantabrio.

Ties nomo aludas al la urbo Frías.

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.