Duklando Aŭŝvico | ||||||||||||||||||||||||||||||||||
| ||||||||||||||||||||||||||||||||||
| ||||||||||||||||||||||||||||||||||
duklando • Sileziaj princlandoj | ||||||||||||||||||||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Geografio
| ||||||||||||||||||||||||||||||||||
Ĉefurbo: | ||||||||||||||||||||||||||||||||||
Areo: |
2 473 km² | |||||||||||||||||||||||||||||||||
Loĝantaro | ||||||||||||||||||||||||||||||||||
pola, germana, ĉeĥa, latina | ||||||||||||||||||||||||||||||||||
Ŝtat-strukturo | ||||||||||||||||||||||||||||||||||
Patrina lando: |
||||||||||||||||||||||||||||||||||
Estiĝo: |
apartigo disde la Duklando Teŝino | |||||||||||||||||||||||||||||||||
Pereo: |
aligita al la reĝlando Pollando | |||||||||||||||||||||||||||||||||
| ||||||||||||||||||||||||||||||||||
La duklando Aŭŝvico aŭ ankaŭ princlando Aŭŝvico (pole Księstwo Oświęcimskie, ĉeĥe Osvětimské knížectví, germane Herzogtum Auschwitz; rezidejo Oświęcim/Auschwitz) en Supra Silezio estis unu el la sileziaj princlandoj. Ĝi ekestis ĉirkaŭ 1315 per disdivido de la Duklando Teŝino kaj havis tiam areon de 2473 km². Ĝin regis la Sileziaj Piastoj. Ekde 1327/1348 ĝi estis feŭdo de la Krono de Bohemio, ĝis 1457, kiam ĝi estis vendita al la pola reĝo. En 1564 ĝi estis aligita al la reĝlando Pollando kaj perdis sian propran ŝtatecon.
En la Unua dispartigo de Pollando, la Habsburgoj forprenis de Pollando la duklandojn Aŭŝvico kaj Zatoro. Ene de la Habsburga monarkio ili estis administrataj kune kun la reĝlando Galicio kaj Lodomerio. La habsburgaj monarĥoj ekde tiam nomis sin "duko de Aŭŝvico kaj Zatoro" en sia imperiestra titolaro.
Post la Unua Mondmilito la teritorio iĝis parto de la Dua Pola Respubliko.